Kordinstrumento estas muzika instrumento kiu produktas muzikon per vibrantaj kordoj.
Estas tri ĉefaj metodoj por vibrigi la kordojn de kordinstrumento: per pinĉado, arĉo aŭ frapado.
Instumentoj kiel la gitaro (inkl. ĉarango k.a. tipoj), harpo kaj citro estas ludataj pluke aŭ pinĉe, per la fingro aŭ dikfingro, aŭ per ilo kiel plektro. Vidu la artikolojn plukinstrumento kaj ponteto.
Instrumentoj de la violono familio estas ofte ludataj per movo de arĉo trans la kordoj. Tamen, okaze, tia instrumento estas pinĉata kiel gitaro. Gambovjolo, vjolo estas ekzemploj tiutipe.
Eblas produkti sonon el kordo per frapado. La ĉefa instrumento de ĉi tiu kategorio estas la piano. La instrumentoj el tiu grupo apartenas al la klavarinstrumento, kvankam ne ĉiuj klavarinstrumentoj estas kordinstrumentoj, ĉar estas iuj, kiuj produktas sonojn per tuboj (orgeno) aŭ elektre.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kordinstrumento, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.