La ponto estas tiu parto de kordinstrumento (ĉu pluk- aŭ arĉinstrumento), ĝenerale iel traboforma, kiu transportas la energion el la vibrado de la kordoj al la sonkorpo de la muzikilo.
Laŭ la speco de muzikilo ekzistas diversaj konstrumanieroj. La ponto limigas la libere vibrantan parton de la kordoj ĉe la fino pli proksima al la sonkorpo, dum simila trabo ĉe la alia fino de la kordo, la "selo", pli malproksima de la sonkorpo, limigas ĝin ĉe la alia flanko.
Ĉe liutoj kaj la plej multaj specoj de gitaroj la ponto havas duoblan funkcion: ĝi tie ne nur servas kiel limigo de la libere vibranta parto de la kordoj, sed ankaŭ kiel fiksilo de ili.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ponto (kordinstrumento), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.