Konsonanta Skribsistemo

Konsonanta skribsistemo (aŭ, laŭ la neologismo de Peter T.

Daniels">Peter T. Daniels, abĝado) estas alfabeta skribsistemo en kiu la vortoj estas skribataj per nuraj konsonantoj; la vokalojn sugestas la fonologio de la koncerna lingvo; necesas scii la lingvon por plene voĉlegi la vortojn.

Konsonanta Skribsistemo
La unuaj kvin literoj de la fenica alfabeto, kiel ĉiuj ŝemidaj skribsistemoj de dekstre al maldekstre: Alef, Beit, Gimel, Dalet, He, ktp.

Konsonanta skribsistemo estas avantaĝa por lingvoj kies ĉefa morfologia meĥanismo estas internaj fleksiiloj; tiaj estas la ŝemidaj lingvoj, kaj tial ĝin uzis ekz-e la fenica lingvo, la klasikaj lingvoj hebrea, araba, aramea.


Ciferecaj simboloj

Aliaj funkcioj de Abĝadoj:

Dekuma sistemo Hebrea diro Skribsigno
1 Aleph א
2 Bet ב
3 Gimel ג
4 Daled ד
5 He ה
6 Vav ו
7 Zayin ז
8 Heth ח
9 Teth ט
Dekuma sistemo Hebrea diro Skribsigno
10 Yud י
20 Kaph כ
30 Lamed ל
40 Mem מ
50 Nun נ
60 Samech ס
70 Ayin ע
80 Pe פ
90 Tsade צ
Dekuma sistemo Hebrea diro Skribsigno
100 Qoph ק
200 Reish ר
300 Shin ש
400 Taw ת
500 Kaph(final) ך
600 Mem(final) ם
700 Nun(final) ן
800 Pe(final) ף
900 Tsade(final) ץ

Pri la termino «abĝado»

La neologismo abĝado estas esperantigo de la angla termino en:abjad, proponita de Peter T. Daniels kiel parto de lia klasifiko de la alfabetoj. Tiuj termino kaj klasifiko populariĝis en la anglalingva mondo, kvankam aliaj lingvosciencaj skoloj plu preferas la tradiciajn terminojn «konsonanta skribsistemo» aŭ «konsonanta alfabeto», pli sistemajn kaj memklarigajn.

En la terminaro de Daniels «abĝado» kaj «alfabeto» estas apartaj, disaj nocioj: «La t.n. fenica alfabeto, hebrea alfabeto, siria alfabeto, araba alfabeto, mongola tradicia alfabeto ktp estas malĝuste nomataj „alfabetoj“, ĉar ili fakte estas abĝadoj». Tiu malvastigo de la termino «alfabeto» estas malnecesa perforto kontraŭ la komunlingva kaj la internacia signifo de la vorto; la Vikipedioj Esperanta, angla k.a. titolas la koncernajn artikolojn uzante la terminon «alfabeto». Kp:

Por la Okcident-Ŝemidaj lingvoj oni evoluigis multe da skribsistemoj, ĝenerale konataj kiel konsonantaj alfabetoj (consonantal alphabets), kvankam Daniels (1990) preferas la terminon abjad, bazitan sur la komenco de la araba literordo (responda al A B Ĝ D), nuntempe la plej vaste uzata ŝemida skribo, anstataŭ la grekaj liternomoj, de kiuj, evidente, devenas la tradicia «alfabeto». Sed «alfabeto» estas idiomaĵo, nomo kaj termino kies signifo ne redukteblas al ĝia etimo.

Plue, la termino «abĝado» konfuzas la nociojn «alfabeto» kaj «skribsistemo». Ekz‑e la angla Vikipedio jene difinas la terminon en:abjad:

T.e. abĝado estas komparata kun alfabeto (aro da literoj) — sed difinita kiel skribsistemo, nocio alinivela, tuto rilate al kiu aro da literoj estas parto. Fakte ankaŭ «konsonanta alfabeto» estas konfuza mistermino, ĉar konsonanteco estas eco de skribsistemo; unu saman alfabeton (ekz‑e la hebrean) povas uzi jen pure konsonanta skribsistemo (vd hebrea skribo), jen konsonanta-vokala (vd jida ortografio ). Tian ĝustan terminon uzas la Vikipedioj ĉeĥa, germana, rusa, ukraina … (cs:Souhláskové písmo, de:Konsonantenschrift, ru:Консонантное письмо, uk:Консонантна писемність).

Krome, la termino samstruktura kiel «abĝado» tradicie estas uzata en la ŝemida paleografio kiel nomo de specifa «cifera» ordo de literoj, kontraste al aliaj ordoj.

Referencoj

Bibliografio

  • Daniels, Peter T., et al. eds. The World's Writing Systems, Oxford. (1996).

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Konsonanta Skribsistemo Ciferecaj simbolojKonsonanta Skribsistemo Pri la termino «abĝado»Konsonanta Skribsistemo ReferencojKonsonanta Skribsistemo BibliografioKonsonanta Skribsistemo Vidu ankaŭKonsonanta Skribsistemo Eksteraj ligilojKonsonanta SkribsistemoFonologioKonsonantoPeter T. DanielsSkribsistemoVokalo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

SatanismoJapana lingvoPortugalioLingvoSándor Ajtai KováchThe New York TimesDinastio TangPekinoEast SussexSportokluboFlago de Kanado1787Marc van OostendorpFrancioHistorioKalsonoTiraspoloMerloNino VessellaSenpenetra seksumadoSud-Koreio.mwBatuko (religio)IslandoHermann JürgensenBiologioKendji GiracEĥo de MoskvoVikipedioApologio de Sokrato (Platono)23-a de apriloFrancaj Ĝeneralaj StatojNubo.reMoresnet neŭtralaVAZ-1111ELajos ChapponPIVListo de Esperantigitaj programojH. C. ArtmannFratoj GrimmRetforumoSubvestoRembrandtFizika taŭgecoHeptenoLatinida lingvaroDonald TrumpVideohelpa arbitracioGyörgy HalmosOrpesa (stacidomo)Carl DavisglubendoAmfetaminoSmilkovMalantaŭa vokaloBriteliroEsperantoBudhismo en Japanio3-Hekseno24-a de apriloBenicàssim (stacidomo)Ushuaia🡆 More