Kongreso De Berlino

La Kongreso de Berlino estis politika konferenco de la eŭropaj regnoj kaj la otomana imperio, kiu okazis en julio 1878 en Berlino.

Ĝia celo estis revizii la traktaton de San-Stefano, do reorganizi la politikan strukturon de la Balkano kaj solvi la “Orientan Demandon”.

Kongreso De Berlino
Kongreso de Berlino, pentraĵo de Anton von Werner

La Orienta Demando rezultis el pretendoj de balkanaj popoloj liberiĝi de la turka regado; ĝi ekis en 1875 en Bosnio kaj Hercegovino kaj estis kondukinta al la turka-rusa milito de 1877/1878.

Partoprenis la kongreson reprezentantoj de Aŭstrio-Hungario, Britio, Germanio, Italio, Rusio kaj Turkio. Delegitoj de Grekio, Rumanio, Serbio kaj Montenegro partoprenis kelkajn sesiojn, kiuj koncernis iliajn landojn; ili ne estis efektivaj membroj de la kongreso.

La Kongreso de Berlino proponis kaj ratifis la Traktaton de Berlino, kiu lasis al Rusio la regadon de Besarabio (same kiel la traktato de San-Stefano), donis al Aŭstrio la administradon de Bosnio kaj Hercegovino, kiuj formale restis partoj de Turkio, kaj dekretis la suverenecon de Serbio kaj Bulgario.

Tags:

1878BalkanoBerlinoOtomana imperio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

UkrainioZvěstovFenetila acetatoPâncotaŜaho4-NonenoPrivacy BadgerNubo.reAntaŭa vokaloBildoElipsoidoAtif AslamVideohelpa arbitracioPublika havaĵoVetludoMilena VelbaLurcy-LévisCoraline Ada EhmkeColor Climax CorporationAnusa seksumadoSándor Ajtai KováchStatistika Divizio de la Unuiĝintaj NaciojDomajna nomsistemoNaftoSeksa pozicioKanada Tago1-ButenoMarie-AntoinettePublika nudecoAfrik-usonanojCifereca objekta identigiloKalsonoUniversala Tempo KunordigitaLatina lingvoPOSIXDistrikto Banská BystricaIrena (persona nomo)DomoListo de studentoj en Gimnastika Universitato de BudapeŝtoOSI-modelo3-NoninoEkspansioGenro (biologio)The Times of IndiaFutbaloSanĉo PanzoAccorLéonce DeprezBiologioCarl DavisMoskvoBlogoBoacoJulio CezaroCurticiMaren StoffelsMonarkioGeografia koordinatsistemoPecicaInternacia Fonetika AlfabetoSilezia landa muzeoLewandowski-Kurowicka-Joe distribuoAnnie BakerTimur🡆 More