Ratifo (aŭ foje ekster PIV ratifiko) (de latina ratus „valida“, facere „fari“) estas la konfirmo de la kontraktantaj partioj, ke interŝtata kontrakto (traktato) estas deviga.
Nur la instanco kiu reprezentas la unuopan partion laŭ internacia juro rajtas ratifi traktaton, tio kutime estas la ŝtatestro. La konfirmo estas fiksita en ratifa dokumento. Per interŝanĝo de la ratifaj dokumentoj (aŭ post interkonsentita tempo) la traktato ekvalidas.
La ŝtatestro en demokratio devas havi la permeson por la ratifo, kutime per koncerna leĝo de la parlamento, foje per referendumo.
La tempo inter la finverkado de la traktata teksto (tion kutime faras la ministro pri eksteraj aferoj) kaj la ratifo povas esti longa.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ratifo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.