Komárno, hungare Komárom aŭ Révkomárom, germane Komorn estas distrikta urbo en suda Slovakio, ĉe riveroj Danubo kaj Váh.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Komárno (apartigilo). |
La nomo de la urbo devenas de la slovaka vorto por "moskitoj"; efektive post inundoj de Danubo ekzistas sufiĉe da tiuj insektoj.
Komárno | ||
hungare: Komárom, hungare: Révkomárom, germane: Komorn, serbe: Коморан, latine: Comaromium | ||
urbo | ||
Urbocentro de Komárno | ||
| ||
Oficiala nomo: Komárno | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Nitra | |
Distrikto | Komárno | |
Historiaj regionoj | Aŭstrio-Hungario, Hungara reĝlando, Slovaka ŝtato | |
Urbaj partoj | 11 | |
Konataj lokoj | Bratislava pordego, Eŭropa Korto | |
Konstruaĵoj | Universitato Janos Selye, Luterana preĝejo | |
Riveroj | Danubo, Váh | |
Situo | Komárno | |
- alteco | 112 m s. m. | |
- koordinatoj | 47° 45′ 48″ N 18° 07′ 42″ O / 47.76333 °N, 18.12833 °O | |
Areo | 103,167 km² (10 316,7 ha) | |
Loĝantaro | 35 881 (31.12.2008) | |
Denseco | 347,8 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1075 | |
- alliĝo al la urbo | 1896 | |
- apartigo | Komárno - Komárom | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 945 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-35 | |
Aŭtokodoj | KN | |
ISO 3166-2 | 501026 | |
Situo de Komárno enkadre de Slovakio | ||
Situo enkadre de Regiono Nitra | ||
Vikimedia Komunejo: Komárno | ||
Retpaĝo: www.komarno.sk | ||
Portalo pri Slovakio |
La urbo situas sur la maldekstra bordo de Danubo kaj ĝi estas plejparte historia sidejo de eksa Aŭstrio-Hungario. Post la unua mondmilito la ŝtatlima linio de la novfondita Ĉeĥoslovakio difinita tra mezo de la rivero, pro kio okazis apartigo de tiu urba parto, kiu alliĝis al la urbo en la jaro 1896, tiu ĉi parto, kiu ĝis la jaro 1896 estis vilaĝo Újszőny, troviĝas sur la dekstra bordo de Danubo. Ambaŭ partoj estas kunigitaj per pontoj: per ŝosea kaj fervoja.
Komárno estas ĝemela urbo de sia transdanuba hungara ĝemelo Komárom. Ĝi estas pliparte hungarlingva kaj estas centro de la sud-slovakia hungarlingva minoritato; oficialaj ŝildoj estas dulingvaj. Ekzistas tie hungarlingva universitato, nomita laŭ Selye Janos.
La centra placo de Komárno nomiĝas laŭ generalo Klapka György, konata filo de la urbo. Ĉe ĝi staras interesa pestkolono. Apude situas "Eŭropa Korto" (hungare Europa-udvar, slovake Nádvorie Európy), ĉirkaŭata de domoj konstruitaj en la stiloj de diversaj eŭropaj landoj.
La urbo posedas kompletan ringon da bastionoj kaj fortikaĵon defendantan la riverbuŝon de Danubo kaj Vago. Historia signifo ĝia estas, ke ĝi neniam estis konkerita de la Osmanida Regno. Similaj fortikaĵoj ekzistas aliflanke de Danubo.
Ekde 1920 la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio, kie estis grava limotrapasejo. Inter 1938-1944 la regiono rehungariĝis. En 2001 loĝis tie 37366 da homoj (22452 hungaroj, 12960 slovakoj, 459 ciganoj, ktp). Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al zono de Schengen, sekve la limoj malaperis.
Naskiĝis kaj mortis en Komárom/Komárno:
Naskiĝis en Komárom/Komárno:
Mortis en Komárom/Komárno:
Vivis en Komárom/Komárno:
En Komárno okazis Sanmarinecaj Universitataj Sesioj, (sciencaj konferencoj): SUS 25 (2002), SUS 27 (2004) kaj SUS 29 (2006) de AIS San-Marino.
Dum SUS 27 AIS fondis LEUKAIS (Libera Eŭropa Universitato Kelemantia de AIS) ref?, privatan universitatecan institucion, kiu instruu interalie en Esperanto. LEUKAIS jam akiris kelkajn domojn apud la Eŭropa Korto, sed ĝis nun ne havas ŝtatan permeson instrui.
La stacidomo de apuda Komárom la vojaĝantojn salutas per ŝildoj en la lingvoj hungara, slovaka, germana kaj Esperanto.
En oktobro 2003 en Komárno okazis "renkontiĝo Ernesto Geleta" de Esperanta Societo Bratislava.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Komárno, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.