Bastiono

Bastiono estas elstara parto de fortikaĵo, ordinare en la formo de kvinangulo, kiu ebligas deflanke pafi al malamikoj, kiuj atakas la muron inter du bastionoj.

Laŭ Francisko Azorín bastiono estas Aldona plurflanka konstruaĵo ĉe angulo de fortikaĵo. Kaj li indikas etimologion el kelta bast (fortikaĵo) kaj el la latina bastire, bastum (apogo). Krome li indikas diversajn tipojn, nome simpla bastiono, duobla bastiono, regula bastiono, reĝa bastiono, kaj ĉe bildo germana bastiono (duflanka), itala bastiono (kun malgranda angulo inter du pli grandaj anguloj, ĉiuj lini-lokigitaj) kaj fuorto kvin-bastiona (pentagona).

Bastiono
Bastiono en nov-itala stilo

La apudas skizo montras la strukturon de bastiono en "nov-itala stilo". La fortikaĵan muron prezentas la dikaj linioj sube en la bildo; la du nazo-formaj elstaraĵoj (kun litero "c") estas du bastionoj. Antaŭ la muro kun siaj bastionoj estas fosaĵo, en kiu staras ter-amaso "b", kiu protektas la mezon de la muro (eble kun pordo) kontraŭ rekta pafado. En la fosaĵo estas galerio "g", kiu permesas al defendantoj sekure moviĝi, dum kiam la malamiko estas ne tre proksima.

La nov-itala stilo estas la pratipo de bastionoj; ĝi ekestis en la dua duono de la 16-a jarcento, kiam la disvastiĝo de pafilegoj igis turojn malpli utilaj. Ĝi estis aplikata ĝis en la 19-a jarcento. Poste ĝin pli kaj pli anstataŭis la poligona fortikaĵo-stilo. En ĝi la bastionoj kvazaŭ apartiĝis de la fortikaĵo kaj iĝis memstaraj fuortoj en ia distanco antaŭ la muro. Foje ankaŭ tiaj fuortoj havas la nomon "bastiono".

Bastionoj ebligas pafi al malamiko, kiu jam atingis la muron kaj do estas preskaŭ sekura kontraŭ (pafilega) pafado de supre; ĉar la bastionoj protektas sin reciproke, ĉiu loko antaŭ la muro estas atingebla per pafilego.

Bildaro

Vidu ankaŭ

Notoj

Tags:

Fortikaĵo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Wilhelm TellCarl DavisFenil-acetaldehidoAleksandr Andrejeviĉ SaĥarovKleopatro la 1-aArcaicam EsperantomGenro (biologio)SeksallogoVideohelpa arbitracioL. L. ZamenhofKromproduktoBarono2-HeptenoLupenoNATOCurlieElipsoidoPrivacy BadgerAmbasadoNational Center for Biotechnology InformationSizifoMalneta enlanda produktoPOSIXSankta LucioAlcalà de XivertYoussef HindiBerlinoBella ciaoJohann Martin RiesterVladimir PutinGamelanoMadridoSankta Romia ImperioGeorgo la 3-a (Britio)SmilkovOlhão1-ButenoVulvoKonvertiĝo de PaŭloKalifornioBéla BakosFriderike WinternitzSándor Ajtai KováchInter BlindulojMunicipoj de Valencia KomunumoChișineu-CrișCho Sung HoNeŭroleptoPeñíscolaOrpesa (stacidomo)InterstellarSebișSuntempoImperioVojaĝo al KazohinioISO 8601MojosaEpitafo de SeikilosPâncotaAŭstrioSebiș (Șieuț)AmoroKokoAntal Faludi🡆 More