Klasika Ĉina Lingvo: Lingvo

Klasika ĉina lingvo estas tradicia formo de skribita ĉinlingvo.

Ĝi baziĝas sur la gramatiko kaj vortaro de la antikva ĉina, pro tio ĝi estas malsama de iuj ajn modernaj parolataj formoj de la ĉina. La klasika ĉina iam estis uzata por preskaŭ ĉiuj formalaj leteroj antaŭ kaj dum la komenco de la 20a jarcento en Ĉinio, kaj dum pluraj malsamaj periodoj en Koreio, Japanio kaj Vjetnamio. Tiam, la lingvo funkciis kiel internacia lingvo inter diplomatoj en Orientazio. Inter ĉinaj parolantoj, la klasika ĉina estis plejparte anstataŭita de skribita regiona ĉinlingvo (白话; pinyin: báihuà, "ordinara parolado"). La skribita regiona ĉina estas skribstilo simila al la moderna parolata Mandarena ĉina. Samtempe, ne-ĉinaj parolantoj plejparte forlasis la klasikan ĉinan, kaj uzis siajn lokajn lingvojn aŭ dialektojn anstataŭe.

Klasika Ĉina Lingvo: Nomoj, Ekzemploj, Vidu ankaŭ
maldekstra estas "homo", kaj dekstra estas "jaro".
Klasika Ĉina Lingvo: Nomoj, Ekzemploj, Vidu ankaŭ
Regionoj kie oni uzis la klasikan ĉinan.

Nomoj

Oni nomas la lingvon aŭ tekston jene:

  • 古文: ĉine (pinyin): gǔ wén, "malnova teksto".
  • 文言文: ĉine wényán wén, "teksto de skribita lingvo".
  • 漢文: ĉine hànwén; japane かんぶん, kanbun; koree 한문, hanmun; vjetname Hán văn (ĉiu signifas "Han-an skribon").

Ekzemploj

La klasika ĉina La mandarena (pinjino) La japana (hepburna transskribo) La korea (norma transskribo) La vjetnama (Quốc Ngữ) signifo
春眠不覺曉 Chūnmián bù jué xiǎo Shunmin akatsuki o oboezu Chunmyeon bulgakhyo Xuân miên bất giác hiểu Printempa dormo ne konas noktofinon. (Meng Haoran)
國破山河在 Guó pò shān hé zài Kuni yaburete sanga ari Gukpa sanha jae Quốc phá sơn hà tại La lando estas rompita, kvankam montetoj kaj riveroj restas. (Du Fu)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Tags:

Klasika Ĉina Lingvo NomojKlasika Ĉina Lingvo EkzemplojKlasika Ĉina Lingvo Vidu ankaŭKlasika Ĉina Lingvo Eksteraj ligilojKlasika Ĉina LingvoHanyu PinyinInternacia lingvoJapanioKoreioNorma ĉina lingvoOrientazioVjetnamioĈina lingvaroĈinio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

ApostrofoRomo27-an de novembroHTML5Pjotr Iljiĉ ĈajkovskijHari Poter kaj la Ŝtono de la SaĝulojRomioKeblovSaint-Dionisy654Familio (biologio)AlíaEntroncamentoTal (kantistino)IsraeloMararmeoVella LavellaMontrofenestra pupoAdolf HitlerFrankojStatistika Divizio de la Unuiĝintaj NaciojX-GeneracioAŭstralazia ekozonoVirinaj seksorganojTorremuelle (stacidomo)EdemoSeksecoTartrata acidoM8SinaiaKrokodiliIrlando (insulo)800LunoTut-Amerika Kongreso de EsperantoSciencoAnoia (komarko)NiĝeroKonstruadoArmeo de la Gardistoj de la Islama RevolucioDiakonoKlerikoSeuloPollandoParolliberecoStutgarto13-a de martoMasturbadoUnuiĝintaj Arabaj EmirlandojCDATARoman (Rumanio)Parlamento de la Unuiĝinta ReĝlandoCălanNacia Biblioteko de FrancioAninoasa (Hunedoara)AtletikoKomuna Norma Datumaro15-a de julioJean-Marc PetitŜtonumo de la diabloFingrumadoKapitalismoNederlandoRomanoSantiago Ramón y CajalJava (programlingvo)Vladimir PutinNova GeorgioFluganta Spagetmonstro🡆 More