Konstruado estas agado, kiu produktas daŭrajn artefaritajn ejojn, firme ligitajn kun la grundo, kiuj ebligas restadi tie ŝirmita kontraŭ maloportunaj influoj el la ĉirkaŭaĵo (domojn) kaj ĉiajn substrukturaĵojn, sumatajn per la nocio konstruaĵo.
Oni ĝenerale disdividas la konstruadon je surtera konstruado kaj subter(nivel)a konstruado.
Laŭ Francisko Azorín konstrui estas Kunmeti partojn en ĝusta loko k. ordo por formi tuton. Li indikas etimologion el la latina construere, el cum + struere (kun akumuli). Kaj li aldonas la terminojn konstruaĵo, por objekto konstruata, edifico, monumento, muro k.c.; konstruisto aŭ konstrulaboristo, konstruado, konstruarto, konstrumaterialo, konstrumaŝino, konstruŝtono, konstrugrundo, konstrutereno, konstruplano, konstruestro, rekonstrui, dekonstrui, subkonstrui.
Malkonstruado en konstruado estas aparta tekniko kaj arto kiu dependas de la specifa celo de la malkonstruota edifico aŭ parto, de la rekonstruota konstruaĵo, de la medio, de la disponeblaj resursoj ktp.
Laŭ Francisko Azorín Detrui estas Dekonstrui, malkonstrui, ĉu iom post iom, ĉu subtilforme. Kaj li indikas etimologion el la latina destruere, el de + struere (de construi).
La biologia konstruado aŭ biokonstruado baziĝas sur naturaj materialoj, eluzo de la naturaj energifontoj. Oni konstruas ekzemple domojn el adobo, ligno. La murojn oni kalkas per bovokazeo kaj kalcio; traktado de lignoj okazas per linoleo kun abelvakso. La tegmenton kovras preparita fragmito kaj ofte aperas tie sunkolektoro, sunĉeloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Konstruado, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.