Keltaj nacioj ampleksas tiujn landojn kaj provincojn, kie hodiaŭ loĝas keltoj.
Pro la etna intermiksiĝo en Okcidenta Eŭropo plejofte neeblas aserti precize, kiu estas kelto laŭ fizika aspekto. Eblas uzi scion de kelta lingvo aŭ persiston de tradicia kelta kulturo kiel kriterion. Tamen trajtoj de kelta kulturo travivis ankaŭ ekster la hodiaŭa "Keltio", precipe en Galegio (keltaj muzikiloj). Tial pli taŭga difino de "kelta nacio" estas areo, kie oni nun parolas keltan lingvon. Kvankam la manksa lingvo de Manksinsulo formortis en la 20-a jarcento, oni kutime konsideras ankaŭ tiun insulon parton de la "ses keltaj nacioj": Irlando, Manksinsulo, Skotlando, Kimrio, Kornvalo, Bretonio. La loĝantoj de tiuj areoj ofte sentas sin "parencaj" unu al la aliaj, kaj ili organizas interalie Interkeltan Festivalon de Lorient pri muziko k.s. Aparte estas tre disvastigita la nomata Kelta muziko.
Irlando
| |
Skotlando | |
Kornvalo | |
Kimrio | |
Manksinsulo | |
Bretonio | |
Galegio | |
Asturio |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Keltaj nacioj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.