La monto Kebnekaise (jen svedigita formo de la origine samea nomo Giebnegáisi aŭ Giebmegáisi, en Esperanto kaldrona kresto) estas la plej alta monto de Svedio je alteco de 2097 metroj super la marnivelo (norda pinto, konsistanta el roko).
La glacikovrita suda pinto kutimis esti pli alta ol la norda pinto; ĝi estis mezurita ekde 1880. En 2018, pro mondvarmiĝo kaj la rezulta glaĉera fandado, ĝi unuafoje estis pli malalta ol la norda pinto.
Kebnekaise / Giebnegáisi | |||
---|---|---|---|
montarmasivo • monto • plej alta punkto | |||
Alteco | 2 097 m | ||
Situo | Svedio | ||
Montaro | Skandinava Montaro | ||
Geografia situo | , 18° 32′ O 67.90444418.52833367° 54′ N, 18° 32′ O | ||
| |||
| |||
Rimarko | Plej alta monto en Svedio | ||
La monto estas la centro kaj plej alta punkto de la samnoma montmasivo Kebnekaise en la norda parto de la Skandinava Montaro. La monto kaj la ĉirkaŭa masivo situas en Laponio, proksimume 150 kilometrojn norde de la Arkta Cirklo kaj proksimume 70 km okcidente de la urbo Kiruna.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kebnekaise, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.