Katja Riemann estas filino de instruista paro kaj havas du gefratojn. Ŝi kreskis en Weyhe apud Bremen kaj pasigis la unuajn 20 vivjarojn en norda Germanio.
Post la abituro kompleta mezlernejo dum la jaro 1983 ŝi duonjaron studis pedagogion de danco en Hamburgo, kaj poste inter 1984 kaj 1986 studis ĉe la Altlernejo por Muziko kaj Teatro Hanovro kaj de 1986 ĝiis 1987 en la Otto-Falckenberg-Altlernejo en Munkeno. Dum la tria semestro en Hanovro ŝi ricevis sian unuan signifan filman rolon. Ŝi dum la studado laboretis en teatro de la urbo Castrop-Rauxel en Nordrejn-Vestfalio kaj post la fino de la studotempo dungiĝis ĉe teatro de la urbo Munkeno.
Teatro
Inter 1987 kaj 1989 ŝi en Munkeno rolis interalie en teatraĵoj de Botho Strauß, Jean Racine kaj Bertolt Brecht. Sekve, inter 1990 kaj 1992 ŝi dungiĝis en teatro de Berlino kaj elstaris kaj en klasikaj verkoj de Friedrich Schiller kaj de modernaj aŭtoroj. Poste ĉi koncentriĝis pri filmado por televidaj kaj kinejaj produktaĵoj kaj revenis al teatraj roloj nur komence de la jaro 2007 en Berlino en moderna projekto, kaj de novembro 2007 ĝis februaro 2008 kiel ĉefrolulo en la teatraĵo Anna Karenina de Lev Tolstoj en diversaj teatroj de Germanio kaj Svislando.
Filmografio
1985/1986: ĉefrolo en la sesparta televida filmo Sommer in Lesmona (reĝisoro Peter Beauvais)
1989: ĉefrolo en la televida krimdramo Katjas Schweigen el la serio Tatort.
1989: filmo Salz por la Leben
1990: ĉefrolo en la televida serio Regina auf den Stufen
1991: filmo Von Gewalt keine Rede kun Peter Sattmann, Heiner Lauterbach kaj August Zirner.
1992: Abgeschminkt! (kune kun Nina Kronjäger, Gedeon Burkhard kaj Max Tidof, reĝisorino Katja de Garnier)
1996: Bandits (kune kun Jasmin Tabatabai kaj Nicolette Krebitz, reĝisorino Katja de Garnier). La kantaron por la filmo la tri ĉefrolulinoj skribas mem - ĝi ricevas la premion Ora Vinila Disko.
1996: Die Apothekerin laŭ romano de Ingrid Noll, reĝisoro Rainer Kaufmann
2000: Begierde (origina titolo Desire, kanada-germana melodramo)
2001: rolo de Eva Braun en la satiro Goebbels und Geduldig
2002: porjunula filmo Bibi Blocksberg
2002: Nachtmusik (mallonga filmo), reĝisoro Johannes Thielmann
2003: Rosenstraße (reĝisoro Margarethe de Trotta)
2004: Agnes kaj seine Brüder (kune kun Moritz Bleibtreu, Marie Zielcke, Martin Semmelrogge kaj Til Schweiger; reĝisoro Oskar Roehler).
2004: Bibi Blocksberg und das Geheimnis der blauen Eulen
2004: Bergkristall
2005: Die Diebin und der General
2006: Ich bin die Andere de Margarethe de Trotta
2007: Blood and Chocolate de Katja de Garnier
2007: Das wahre Leben de Alain Gsponer
2007: Ein fliehendes Pferd
2007: Mein Führer - Die wirklich wahrste Wahrheit über Adolf Hitler de Dani Levy
2007: Shanghai Baby
2008: Up! Up! To the Sky
Premioj
1987: premio Adolf-Grimme-Preis en oro por Sommer in Lesmona
1990: premio Ora Kamerao (plej bona nova aktorino) por la filmo Regina auf den Stufen
1992: premio "Ora Kamerao" por la filmo Von Gewalt keine Rede
1994: Bavara Filmpremio (aktora premio) por la filmoj Abgeschminkt kaj Ein Mann por jede Tonart
1994: premio DIVA-Award
1994: premio Bambi: plej bona rolulino en la filmo Der bewegte Mann.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Katja Riemann, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses. ®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.