Kompleta Mezlernejo: Tipo de lernejo

Kompleta mezlernejo, ankaŭ nomata universala aŭ integrita mezlernejo, estas mezlernejo, kiu kune instruas ĉiujn lernantojn de sama aĝo post la elementa lernejo, do ne diferencigas laŭ dezirata posta profesio aŭ studado kaj ne grupigas la lernantojn laŭ kapabloj en diversaj tipoj de mezlernejo (ekz.

baza mezlernejo, teknikumo, aŭ gimnazio). Tia kuna instruado de ĉiuj samaĝaj lernantoj helpas al la malpli kleraj lernantoj kaj bremsas la plej klerajn; tial la sistemo estas pedagogie tre disputata, havas fervorajn subtenantojn kaj fervorajn kritikantojn.

Ekzemplo de kompletaj mezlernejoj estas la Gesamtschulen en Germanio.

Principe, en kompleta mezlernejo ĉiuj lernantoj faras la samajn lernejofinajn ekzamenojn, kiuj eblas en la diferencigita lerneja sistemo: post sukceso de la fina ekzameno de baza mezlernejo (ekzemple fine de la 9-a lerneja jaro) eblas eklerni metion aŭ (se la rezultoj tre bonas) resti en la kompleta mezlernejo, post sukceso de la fina ekzameno de teknikumo (ekzemple post la 10-a lerneja jaro) eblas eklerni administran aŭ teknikan profesion aŭ (se la rezultoj tre bonas) resti en la kompleta mezlernejo por alstrebi la finan ekzamenon de gimnazio, kiu ebligos je studado en altlernejo, ekzemple en universitato.

Tags:

Baza mezlernejoElementa lernejoGimnazioMezlernejoTeknikumo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Domajna nomsistemoLingvoŜnurbankalsonetoEkspozicio migrag2w7nDilermando ReisIzopropilacetilenoBlogoHutia movadoFerenc BéldiHTTP 404Attila BenedekBakuparioPentristoFrandzadoAcetatoAntikva EgiptioNules-Villavieja (stacidomo)AlziraMoncófar (stacidomo)UkrainioLa Besto-FarmoLibreOffice2009Telefona landokodoTajlandoListo de famuloj mortintaj en SopronMezorientoPrima k-opoMilena Velba30-a de julioPublika havaĵoDonostioL. L. ZamenhofMina (Sauda Arabio)SandakanKladruby (distrikto Rokycany)Unuiĝinta ReĝlandoZimbabvoEŭropa Ligo de UEFAGadmesoMoresnet neŭtrala1210-aj jarojTTT-legiloBihar vármegyeSârbi (Hălmăgel)NudecoKladruby (distrikto Tachov)DokuWikiStir-helpa sistemoJapanioParolrekonadoGyula BarthosFanny HillRumana lingvoBihar (historia departemento)Statistiko de EsperantujoBodo WartkeThe Tortured Poets DepartmentMonokinoIndonezioSenpilota aviadilo🡆 More