Karp WALLON (kiu foje ankaŭ skribiĝis Karl Wallon, ĉar redaktantoj - interalie de la renoma Enciklopedio de Esperanto - erare supozis ke la persona nomo Karp devus estis tajperaro, naskiĝis la 25-an de januaro 1873 en Pleschen, Silezio; mortis la 7-an de aŭgusto 1932 en Dresdeno) estis germana esperantisto kaj komercisto de oficejaj instalaĵoj.
Li estis esperantisto ekde 1889. K. Wallon fondis grupon en Braunschweig, 1906, multe laboris ankaŭ en Aschersleben, Breslau, Frankfurto ĉe Majno (artikoloj, paroladoj, kursoj). Batalo kontraŭ Ido, 1911. Alfaris al Esperanto la germanan unuecan stenografion („Rapido“, 1927). Li laboris por fabrikoj de skribmaŝinoj en Dresdeno, unue por Presto, poste por Seidel & Naumann.
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Karp Wallon, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.