La Havana Kapitolo en la hispana lingvo Capitolio Nacional de La Habana estas elstara konstruaĵo konstruata en 1929 de la arkitekto Eugenio Raynieri Piedra destinita al la gastigado de la sidejo de la du Ĉambroj de la Kongreso aŭ leĝdona organismo de la Kuba Respubliko.
Situanta en la centro de la ĉefurbo de la lando, Havano, inter la stratoj Prado, Dragones, Industria kaj San José, ĝi markas la kilometran komencon de la stratoj de la lando kaj post la triumfo de la kastrisma revolucio, kiam la Kongreso estis disigita, ĝi fariĝis la sidejo de la Ministerio kiu okupiĝas pri Kongresejoj kaj Ekspoziciejoj. Malferma al la publiko, ĝi estas unu el la turismaj lokoj plej vizitataj de la urbo. La Kapitolo estas la dua plej alta pinto en Havano post la monumento al José Martí kiu troviĝas en la Placo de la Revolucio.
Kapitolo de Havano | ||
---|---|---|
arkitektura strukturo • kapitolo [+] | ||
Koordinatoj | , 82° 21′ 34″ U 23.13528-82.3594423° 8′ 7″ N, 82° 21′ 34″ U | |
Areo | 0 km² (0 ha) [+] | |
Estiĝo | 20-a de majo 1929 | |
Konsekro | 1927 | |
Kapitolo de Havano | ||
Vikimedia Komunejo: El Capitolio, La Habana [+] | ||
Oni diras ke en la Salono de la Perditaj Paŝoj estas fantomo — la spirito de Clemente Vázquez Bello kiu pereis pro atenco kontraŭ lia regado fare de la kontraŭ-machada opozicio en septembro 1932. Laŭ la legendo tiu fantomo promenas ĉiunokte.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kapitolo de Havano, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.