En Usono, kie neniam regis grafoj, oni uzas county (graflando) por subpartoj de subŝtatoj havantaj diversajn lokajn registarajn funkciojn, ekzemple juĝado, policaj aferoj, lokaj aŭtovojoj, parkoj.
Luiziano, pro sia pli forta franca deveno uzas la esprimon "parish" (paroĥo) por la sama registara estaĵo.
Lingve, pro manko de grafoj, preferindas la pli ĝenerala esprimo kantono, pruntita de la nemonarkia ŝtato Svislando kaj de la post-monarkia Franca Respubliko - taŭga (kaj oficiala) termino por tiaj administraj unuoj en Usono.
Fojfoje oni vidas en Esperanto la neoficialan kaj ne-PIV-an vorton konteo por "county" (ĝi aperas en angla-esperanta vortaro de Peter Benson) rilate al Usono kaj Kanado, sed ĝi ne estas vaste konata. Konteo ne aperas en la anglaj/Esperantaj vortaroj de Butler kaj Wells, kaj same ne aperas en la Plena Vortaro aŭ la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto ĝis ties lasta eldono de 2020. La Angla-esperanta vortaro de Wells proponas pro la administraj unuoj de Britio la vortojn provinco kaj graflando.
Kantona sidejo, county seat en la angla, estas administracia centro, aŭ sidejo de registaro, por kantono aŭ por civil parish, civila paroĥo de Luiziano.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kantonoj de Usono, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.