Sidejo estas la loko kie plej, se ne ĉiuj, el la gravaj funkcioj de organizaĵo estas kunordigitaj.
Laŭ PIV, sidejo estas la loko, kie iu aŭ io sidas: ekzemple la sidejo de UEA estas en Roterdamo; la centra sidejo de granda banko; la cerbo estas la sidejo de la pensado.
Ĉar en tiuj lokoj plej ofte laboras aŭ funkcias la estraroj aŭ stabanoj de organizaĵo, oni povas paroli pri stabejo. Tiu termino estas uzata ankaŭ rilate al militistaj organizaĵoj. Se temas pri simpla ejo, nome ĉambro, instalaĵo, etaĝo aŭ vendejo oni povas paroli pri lokalo. Asocio, sindikato, klubo ktp., havas plej ofte sidejon, kie okazas ekzemple ties kunvenoj (ankaŭ lokalon).
Por la esperanta movado sidejoj gravas ĉefe por la centraj urboj kie ekzistas esperanto federacioj aŭ asoocioj (gravaj ĉefurboj). Ili utilas kiel regulaj rendevuejoj, kunvenejoj, laborejoj, vendejoj, sed ankaŭ kiel referencpunktoj por eksteruloj, kien oni povas veni serĉi informon, materialon, kontaktojn ktp.
Havi sidejon povas esti kaj avantaĝo kaj malvantaĝo por la asocioj. Avantaĝo, ke krom la menciitaj profitoj ĝi utilas kiel signo ke la asocio funkcias kaj vivas. Malavantaĝo foje ĉefe en grandurboj estas elteni la grandajn kostojn kiujn povas okazigi sidejo, ĉefe por malforta asocio, kiu ne havu fortan publikan subtenon aŭ multajn subtenantajn anojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sidejo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.