John Fitzgerald KENNEDY (aŭ mallonge: JFK; naskiĝis la 29-an majo 1917 en Brookline, Masaĉuseco; mortis la 22-an de novembro 1963 en Dallas, Teksaso) estis la tridek-kvina Prezidento de Usono.
John F. Kennedy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
John F. Kennedy | |||||
Naskonomo | John Fitzgerald Kennedy | ||||
Naskiĝo | 29-an de majo 1917 en Brookline | ||||
Morto | 22-an de novembro 1963 (46-jaraĝa) en Parkland Memorial Hospital, Dallas | ||||
Mortis pro | hommortigo vd | ||||
Mortis per | pafvundo vd | ||||
Mortigita de | Lee Harvey Oswald vd | ||||
Tombo | Arlingtona nacia tombejo vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Etno | Irish Americans vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Londona Lernejo de Ekonomiko • Harvard College • Choate Rosemary Hall • Riverdale Country School • Stanford Graduate School of Business • Universitato Princeton • Edward Devotion School • Noble and Greenough School • Canterbury School • Dexter School vd | ||||
Partio | Demokrata Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Kennedy family vd | ||||
Patro | Joseph P. Kennedy Sr. vd | ||||
Patrino | Rose Kennedy vd | ||||
Gefratoj | Joseph P. Kennedy Jr. • Rosemary Kennedy • Kathleen Cavendish • Eunice Kennedy Shriver • Patricia Kennedy Lawford • Robert Francis Kennedy • Jean Kennedy Smith • Ted Kennedy vd | ||||
Edz(in)o | Jacqueline Kennedy Onassis vd | ||||
Amkunulo | Marilyn Monroe • Inga Arvad • Gene Tierney • Gunilla von Post • Judith Exner • Mary Pinchot Meyer • Marlene Dietrich • Mimi Alford • Pamela Turnure • Florence Pritchett • Kay Stammers • Angie Dickinson • Jeanne Carmen • Frances Ann Cannon vd | ||||
Infanoj | John F. Kennedy, Jr. • Patrick Bouvier Kennedy • Arabella Kennedy • Caroline Kennedy vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • ĵurnalisto • ŝtatreprezentanto • verkisto • mararmea oficiro • antikomunisto vd | ||||
Aktiva en | Vaŝingtono vd | ||||
Aktiva dum | 1941–1945 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | We choose to go to the Moon ❦ Ich bin ein Berliner ❦ Profiles in Courage vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
35-a Prezidento de Usono | |||||
Dum | 1961-1963 | ||||
Antaŭulo | Dwight D. Eisenhower | ||||
Sekvanto | Lyndon B. Johnson | ||||
Senatano por Massachusetts | |||||
Dum | 1953-1960 | ||||
Antaŭulo | Henry Cabot Lodge la pli juna (nepo de Henry Cabot Lodge la pli aĝa) | ||||
Sekvanto | Benjamin Smith | ||||
Membro de Usona Domo de Reprezentantoj por Massachusetts | |||||
Dum | 1947-1953 | ||||
Antaŭulo | James Curley | ||||
Sekvanto | Thomas P. O'Neill | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis filo de irlandanida loka politikisto Joseph Kennedy kaj Rose Fitzgerald. Dum la Dua Mondmilito, li estis vundita en Pacifiko sur barko PT 109. Lia heroeco logis balotilojn sed, dum lia resta vivo, lia lumbo doloregis. Li estis operaciita kaj bezonis apogan zonon kaj medikamentojn.
John estas la plej fama el la irlandanida usona familio Kennedy. Li estis juna, bonaspekta, kaj populara prezidento. Li havis tri gefilojn kun Jacqueline Bouvier (edzina familinomo, Kennedy). Malgraŭ sia familia aspekto, li ekstergeedzece amindumis virinojn kiel Marilyn Monroe. Li estas la unua rom-katolika prezidento de Usono.
Kennedy estis mortpafita, dum li kaj lia edzino veturis en aŭtokavalkado dum politika kampanjo. Oficiale Lee Harvey Oswald lin murdis, sed konspiraj teorioj pri lia morto estas daŭra parto de usona populara kulturo. Oni decidis en 2004 ciferecigi magnetofonan registraĵon, kiu enhavas la sonon dum la murdo, celante analizi, ĉu vere pafis oni 3-foje (el biblioteko) aŭ ekzistis iu 4-a pafo el la proksima monteto.
En 2019 la filmo "La Irlandano", bazita sur rememoroj de la usona mafiulo Frank Sheeran, prezentis sian version de prezidantiĝo kaj murdo de John F. Kennedy. Ĝi asertas, ke al lia sukcesa prezidenta kampanjo grave kontribuis la usona mafio, esperinta kun lia helpo revenigi siajn posedaĵojn en Kubo, ŝtatigitajn post la venko de la Kastrisma revolucio. Post kiam la Invado de la Porkogolfeto komplete fiaskis kaj la Karibia krizo finiĝis, la mafio komprenis ke ĝiaj esperoj ne realiĝis dum lia frato Robert F. Kennedy aktive persekutis la mafiulojn. Do la mafio murdis la prezidanton, post kio lia frato perdis sian postenon de la ĝenerala prokuroro kaj baldaŭ mem estis pafmurdita.
Dum lia administrado (1961-1963) okazis:
Memortabulo pri li estas en Interna urbo de Vieno.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article John F. Kennedy, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.