Johann Ludwig Krapf (naskiĝis la 11-an de januaro 1810(nun 1810-01-11) en Derendingen, mortis la 26-an de novembro 1881 en Korntal) estis germana misiisto, etnologo, lingvisto kaj esploristo de Orientafriko.
Johann Ludwig Krapf | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de januaro 1810 en Tübingen |
Morto | 26-an de novembro 1881 (71-jaraĝa) en Korntal-Münchingen |
Mortokialo | malario |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Virtembergo |
Alma mater | Universitato de Tubingeno |
Okupo | |
Okupo | esploristo • tradukisto • tradukisto de Biblio |
Kune kun Johannes Rebmann, misiisto kaj aŭtoro interalie de Svahila Vortaro, li malkovris la internon de Orientafriko. Ili laŭdire estas la unuaj eŭropanoj kiuj vidis Kilimanĝaron kaj Monton Kenja. En 1836, post studado de teologio, li iris al Etiopio por labori kiel misiisto nome de la Anglikana Eklezio.
Li baldaŭ lernis dialektojn de la Amhara lingvo kaj aliajn lokajn dialektojn. Li esploris la popolon de Oromoj, tiam nomitaj Gala. Li tradukis grandan parton de la Biblio al la Oroma lingvo.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Johann Ludwig Krapf en la hispana Vikipedio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Johann Ludwig Krapf, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.