Jeffrey Jacob ABRAMS (ofte mallongigata J.
J. Abrams, naskiĝis la 27-an de junio 1966 en Novjorko, Usono) estas usona filma kaj televida produktoro, aŭtoro de filmaj scenaroj, komponisto kaj reĝisoro.
Jeffrey Jacob Abrams | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Jeffrey Jacob Abrams | ||||
Naskiĝo | 27-an de junio 1966 (57-jaraĝa) en Nov-Jorko, Nov-Jorkio | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Pacific Palisades • Nov-Jorko vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Sarah Lawrence • Palisades Charter High School vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Gerald W. Abrams vd | ||||
Patrino | Carol Ann Abrams vd | ||||
Edz(in)o | Katie McGrath vd | ||||
Infanoj | Henry Abrams • Gracie Abrams vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro • filmproduktoro • televida produktoro • scenaristo • televida aktoro • filmaktoro • komponisto • aktoro • verkisto • televida reĝisoro • produktoro • filmkomponisto • plenuma produktoro • televidseriestro vd | ||||
Aktiva dum | 1990– vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post la naskiĝo en Novjorko, li frue kun sia familio translokiĝis al Los-Anĝeleso. Poste li retranslokiĝis al la usona oriento kaj vizitis la kolegion Sarah Lawrence en Bronxville, Novjorkio.
Jeffrey Jacob Abrams kunlaboris pri multaj projektoj de kinejaj kaj televidaj filmoj, interalie Armageddon, kaj estas la kreinto de la tre sukcesaj usonaj televidaj serioj Felicity (1998), Alias (2001) kaj krome esence partoprenis la kreadon de la televida serio Lost ("perdita", 2004). Li reĝisoris la trian kinejan filmon de la serio Mission: Impossible ("misio: neebla"), kiu ekprezentiĝis maje 2006. De tiam li definitive estis internacie renoma. Poste en 2009 li interalie reĝisoris la filmon Star Trek, la 11-an kinejan filmon el la samnoma scienc-fikcia serio, kiu prezentiĝas ekde aprilo 2009.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jeffrey Jacob Abrams, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.