Jacques CAZOTTE (naskiĝinta la 17-an de oktobro 1719 en Dijon, mortinta la 25-an de septembro 1792 en Parizo) estis franca verkisto.
Jacques Cazotte | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Jacques Cazotte | ||
Naskiĝo | 7-an de oktobro 1719 en Diĵono | |
Morto | 25-an de septembro 1792 (72-jaraĝa) en Parizo | |
Mortis per | senkapigo vd | |
Lingvoj | franca vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo • verkisto • romanisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Le Diable Amoureux vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li ekdeĵoris ĉe la mararmea administracio kiel kontrolisto kaj senditis al Martiniko. Post la reveno li estis privatulo. Li aliĝis al la sekto de la Martinistoj kaj arestitis en la 10.8.1792. La kuraĝo de lia filino nur kelkajn tagojn plilongigis la vivon antaŭ senkapitiĝo gilotine.
Li famiĝis per la lulkanto (Tout au beau milieu des Ardennes), kiun li verkis por la mamnutristino de la duko de Burgundio. Tiu gloro superitis per liaj ĉefverkoj: Ollivier (Paris 1762), kavarlira poemo laŭ la stilo de Ludoviko Ariosto, kaj Le diable amoureux (1772), fabelo en hispana maskado kaj ĝis nuntempe alloga pro spriteco elstara. Lia lerto de versfarado estis pruvita per la verkado dumununokta de sepa kanto por la voltera Guerre civile de Genève; la rezulto estis tiom konvika ke tuta Parizo povis esti trompita. Inter la aliaj verkoj menciindas la kontinuigo de Mil kaj unu noktoj kun la helpo de la araba monako Dom Chavis (=vol. 37–40 de Cabinet des Fées). La verko eldonita sub la titolo La prophétie de Cazotte estas vere verko de Laharpe.
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 3. Leipzig 1905, p. 826, kio legeblas interrete tie ĉi.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jacques Cazotte, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.