SIGMOND Júlia estis rumania hungara pupaktorino, verkistino en Esperanto kaj redaktorino.
Ŝi estas naskita en Turda la 11-an de julio 1929 kaj forpasis pro COVID-19 en Piacenza la 23-an de marto 2020. Ŝi estis la fratino de la verkisto István Sigmond kaj la edzino de Sen Rodin.
Júlia Sigmond | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de julio 1929 en Turda |
Morto | 23-an de marto 2020 (90-jaraĝa) en Piaĉenco |
Mortokialo | COVID-19 |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Hungario • Rumanio |
Familio | |
Frat(in)o | István Sigmond |
Edz(in)o | Sen Rodin |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • aktoro • verkisto |
Júlia Sigmond estis pupaktorino de la hungarlingva sekcio de la pupteatro de Kluĵo, Rumanio, kunlaborintino ankaŭ en la internacia lingvo ĉe la prezentado de marionetteatraĵoj okaze de internaciaj renkontiĝoj. Ŝi esperantistiniĝis en 1956. Ŝi estis ĉefredaktorino de la revuo Bazaro (aperis 50 numeroj) kaj kunlaborantino regula de la magazino Monato.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Júlia Sigmond, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.