Józef Siemiradzki (naskiĝis la 28-an de marto 1858 en Ĥarkivo, mortis la 12-an de decembro 1933 en Varsovio) – pola geologo kaj vojaĝisto, profesoro pri paleontologio de Universitato de Lvovo (1901-1933).
Józef Siemiradzki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de marto 1858 en Ĥarkivo |
Morto | 12-an de decembro 1933 (75-jaraĝa) en Varsovio |
Tombo | Tombejo Powązki en Varsovio |
Lingvoj | germana • pola |
Ŝtataneco | Dua Pola Respubliko |
Alma mater | Imperia universitato de Dorpat |
Okupo | |
Okupo | Wiki Esperantogeologo • paleontologo • vojaĝisto • universitata instruisto |
Józef Siemiradzki studis natursciencon en Universitato de Tartu, kie estis membro de studenta korporacio Konwent Polonia. Lia ĉefa esplorobjekto estis fosilioj kaj stratigrafio de ĵurasio. Jam en 1882 oni presis lian laboraĵon pri migraj ŝtonegoj sur la polaj teritorioj. Baldaŭ li forveturis al Latin-Ameriko, kiun vizitis 3-foje: 1882-1883, 1892 kaj 1895. Li ankaŭ estis membro de Nacia Ligo, aganta sur la teroj de dispartigita Pollando. Okupiĝis pri vasta esploro de Andoj. Krom geologio interesis lin ekkono de la sorto de polaj elmigrintoj, precipe amasa kamparana elmigro el la 2-a duono de la 19-a jarcento. Rikolto de amerikaj ekspedicioj estis raportoj pri la vojaĝoj, en tio la unua libro De Varsovio ĝis Ekvatoro enhavanta gravuraĵojn faritajn surbaze de dumvojaĝaj desegnoj de la aŭtoro. Profesoro de la Universitato al Johano Kazimiro en Lvovo, rektoro de tiu ĉi altlernejo en la jaroj 1926/1927, vicrektoro en 1927/1928. Duone de 1911 estis unu el iniciatintoj de la kreo en Parizo de akcia kompanio „Banque Franco-Galizienne, societe anonyme” (kune kun iteralie Michał Jorkasch-Koch).
Honora membro de Ŝtata Geologia Instituto, membro de Pola Akademio de Scipovoj (PAU), distingita per Komandora Kruco de la Ordeno Polonia Restituta (1929). Defendanto de Lvovo, distingita per Batal-Kruco.
Entombigita en Tombejo Powązki en Varsovio (segmento 67).
Nomon Siemiradzki ricevis ĵurasia genro de amonito Siemiradzkia.
Raportoj el vojaĝoj:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Józef Siemiradzki, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.