Lernolibro estas instrua manlibro aŭ normala libro en ajna branĉo de studo, uzata por lerni laŭ ĝi.
Oni klasifikas lernolibrojn laŭ ambaŭ la celata spektantaro kaj la temo. Lernolibroj estas kutime eldonataj de specialaj eldonejoj kun celo priservi ajnan peton por kompreno de ajna temo instruebla. Temas pri granda merkato kaj oni bezonas grandajn volumojn de vendoj, por ke la eldonita lernolibro fariĝu profita. Kvankam plejmultaj lernolibroj estas eldonataj sole presitaj en papera formo, foje aperas ankaŭ elektronikaj lernolibroj alireblaj ekzemple per interreto.
Lernolibroj aperis kiel instruiloj samtempe kun la invento de presarto fare de Johannes Gutenberg. Fruaj lernolibroj estis uzataj de instruistoj, kiuj uzis ilin kiel gvidilojn dum lecionoj. Poste, instruistoj ekuzis specialajn instruistajn librojn kaj lernolibroj plu estis presataj por infanoj, kaj fariĝis la primara instruilo por la plejmulto de infanoj ekde la 19-a jarcento.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Lernolibro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.