Ivano-Frankivsko (ukraine Івано-Франківськ) estas grava urbo en Ukrainio – centro de Ivano-Frankivska provinco.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ivano-Frankivsk (stacidomo). |
La loĝloko en la 2-a jarmilo grandparte estis parto de la Grandduklando Litovio, poste de Pollando-Litovio, kie ĝi ekhavis urborajtojn en 1662, ekde 1772 de Aŭstrio (havante germanan urbonomon Stanislau) kaj ekde 1919 de Pollando (havante polan nomon Stanyslawiw ekde 1919, Stanisławów ekde 1921). Kiel multaj urboj de la regiono, ĝis komenco de la 1940-aj jaroj la urbo estis je granda parto juda kaj jidlingva, ĝia nomo estis סטניבסל (Stanislaŭ aŭ Stanislav, la lasta sono en la Internacia Fonetika Alfabeto estas β). En la ukraina lingvo la urbo neoficiale nomiĝis Stanislav (ukraine Станіслав), ekde 1919 ĝis 1962 Stanislaviv (ukraine Станіславів), ekde 1944 kadre de la Ukraina SSR tute oficiale. Ĝi ricevis sian novan ukrainan nomon en 1962 memore al la verkisto Ivan Franko, por plifortigi la ukrainan identecon de la urbo.
Ivano-Frankivsko | |||||
---|---|---|---|---|---|
Urbocentro | |||||
urbo de provinca signifo • urbo • urbego | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Ukrainio | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 76000–76490 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 238 196 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 002 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 24° 43′ O 48.92277777777824.71055555555648° 55′ N, 24° 43′ O [+] | ||||
Alto | 244 m [+] | ||||
Areo | 119 km² (11 900 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Ivano-Frankivsk [+] | |||||
En oktobro 1941 pli ol 12 000 judoj en la urbo estis pafmortigitaj, la aliaj estis deportitaj al la nazia ekstermejo Bełżec/Belzec en 1942 kaj preskaŭ ĉiuj estis mortigitaj tie, ĝis la koncentrejo malinstaliĝis en januaro/februaro 1943. En la urbo, virino de juda origino kaj ŝiaj 2 filinoj estiĝis Atestantoj de Jehovo. Ili vivis en juda geto. Atestantoj de Jehovo eksciis, ke la nazioj planis ekzekuti ĉiujn judojn en la urbo, kaj ili organizis eskapon por la 3 virinoj. Riskante siajn proprajn vivojn, la Atestantoj kaŝadis tiajn judajn fratinojn dum la tuta tempo de la milito. La Soveta armeo okupis la urbon en 1944.
Inter la partneraj urboj de Ivano-Frankivsko estas
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ivano-Frankivsko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.