Insulo Petro la Unua (norvege Peter I Øy) estas neloĝata vulkana insulo en la Maro Bellingshausen, je 450 km el Antarkto.
Ĝi estas postulita kiel dependaĵo de Norvegio, kaj kun la Lando de Maud kaj la Buvet-Insulo estas unu el la tri norvegaj dependaj teritorioj]] en Antarkto kaj ĉeantarkto. La Insulo Petro la Unua estas 11 por 19 km longa kaj enhavas 156 km². La plej alta pinto estas la elstara 1 640 m alta Monto Lars Christensen. Preskaŭ la tuto de la insulo estas kovrata de glaĉero kaj estas ĉirkaŭata plej parton de la jaro de flosglacio, kio faras ĝin neatingebla preskaŭ la tutan jaron. Estas malmulte da vivo en la insulo, sed estas kelkaj marbirdoj, kiaj la Suda fulmaro, kaj fokoj.
Insulo Petro la Unua | ||
---|---|---|
Marbordo de la Insulo Petro la Unua | ||
insulo • dependanta teritorio de Norvegio • pridisputata teritorio | ||
Akvejo | Maro Bellingshausen, Suda oceano | |
Geografia situo | , 90° 35′ U -68.806-90.588164068° 48′ S, 90° 35′ U | |
| ||
Longo | 18,5 km | |
Larĝo | 8 km | |
Areo | 156 km² | |
Plej alta loko | monto Lars Christensentoppen 1 640 m | |
Loĝantaro | (neloĝata) | |
Mapo de la insulo. | ||
La insulo estis unuafoje vidata de Fabian Gottlieb von Bellingshausen la 21-an de januaro 1821 kaj estis nomata laŭ la rusa caro Petro la Granda. Neniu surteriĝis sur la insulo antaŭ la 2an de februaro 1929 kiam la dua ekspedicio de Norvegia kaj precize Nils Larsen kaj Ola Olstad, financataj de Lars Christensen, estis sukcesa. Ili postulis ĝin por Norvegio, kiu aneksis ĝin en 1931 kaj faris ĝin dependaĵo en 1933. La venonta surteriĝo okazis nur en 1948 kaj de tiam la insulo estis celo de kelka scienca reserĉado kaj de limigita kvanto de turismo. La insulo iĝis temo de la Antarkta traktato en 1961. Ekde 1987, estis aŭtomata meteorologia stacio sur la insulo. Okazis tri ekspedicioj de radioamatoroj kaj sporadaj surteriĝoj fare de turistoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Insulo Petro la Unua, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.