Hilma Agatha Fredrika HALL (Naskiĝis la 30-an de septembro 1854 en Kotka, mortis la 3-an de junio 1922) estis finna esperantisto.
Hilma Hall | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de septembro 1854 en Kotka |
Morto | 3-an de junio 1922 (67-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Finnlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • tradukisto • bibliotekisto |
Hall estis esperantistino ekde 1906. Ŝi gvidis Esperantajn studrondojn kaj agis kiel bibliotekistino en la societo "La Polusstelo". Ŝi tradukis la kvinaktan komedion La Botistoj (1919), la teatraĵetojn La Fianĉiĝo kaj Lea (1920; ĉiuj tri de Aleksis Kivi), finnajn proverbojn k.a. Laŭ Enciklopedio de Esperanto ŝi "krome multe helpis al la verkado por la Finna-Esperanta Vortaro" (t.e. Plena vortaro Finna-Esperanta de Vilho Setälä, aperinta en 1923).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hilma Hall, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.