Monsinjoro Patro Hermann-Josef WEIDINGER OPraem (naskiĝinta kiel Heinrich Anton Weidinger la 16-an de januaro 1918 en Riegersburg, mortinta la 21-an de marto 2004 en Waidhofen an der Thaya) estis ege populara premonstrato kaj fakulo de sanigmetodo per kuracherboj.
Hermann-Josef Weidinger | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1918 en Hardegg | ||||
Morto | 1-an de januaro 2004 (86-jaraĝa) en Waidhofen an der Thaya | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto • verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La misiisto en Respubliko Ĉinio kaj - post forpeligo el Hongkongo en 1940 - en Makao elstaris ankaŭ kiel tradukisto (i.a. de la Kateĥismo, de la Nova Testamento, de porjunulara literaturo ĉinen) kaj eldonisto. Kiel asistanto de milita kuracisto li eklernis la ĉinan tradician medicinon. Pro vatikana ordono li estis prizorganta eksterlande restantajn ĉinajn studintojn.
Pro malsaneco ne plu revenonte en Ĥinujon, li fariĝis monaĥo en la kolegiato de Geras kaj iĝis paroĥo en Harth ĉe Geras. Tie li iniciatis bredadejon de hundoj. Post la morto de Karl Rauscher en 1979 li fariĝis estro de la en Karlstein ĉe Thaya registrita societo Amikaro de medicinaj herboj (germane: Freunde der Heilkräuter), kiu nombris pli ol 20000 gealiĝintoj.
Sub la kromnomo "Kräuterpfarrer" ("herbar-paroĥestro") li fariĝis konata al vastega publiko per libroj, gazetartikoloj, radielsendoj kaj televiddissendigoj. Lia posteulo estas Benedikt Felsinger.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hermann-Josef Weidinger, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.