Henry William HETZEL (naskiĝis la 29-an de marto 1872 en Filadelfio; mortis en februaro 1941) estis usona esperantisto, instruisto pri arto kaj mekanika desegnado en supera lernejo de Filadelfio.
Henry William Hetzel | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de marto 1872 |
Morto | 31-an de januaro 1941 (68-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li eklernis Esperanton en 1906. Li estis sekretario de Esperanto-Asocio de Pensilvanio de 1910 ĝis 1913 kaj prezidanto de EANA de 1925 ĝis 1935. Li oficiale reprezentis la ŝtaton Pensilvanio ĉe UK en 1912, 1914 kaj 1930. Li gvidis kursojn de 1907.
Dum pluraj jaroj li estis membro de la komitatoj de Universala Esperanto-Asocio kaj Internacia Esperanto-Ligo. Li estis dumviva kaj honora membro de UEA.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Henry William Hetzel, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.