La Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (EANA) estis la plej granda Esperanto-asocio en tiu mondoparto (Usono kaj Kanado), sed agoniis dum la 1950-aj jaroj pro la agado de sia ĝenerala sekretario, George Alan Connor.
En 1956 UEA eksigis ĝin kiel Landan Asocion.
La asocio estis fondita en 1905 kiel "Amerika Esperanto-Asocio" en Boston kaj ricevis sian postan nomon en 1908, dum la unua amerika kongreso. La organo fariĝis Amerika Esperantisto, fondita en 1906.
En 1945 la novjorka instruisto George Alan Connor fariĝis ĝenerala sekretario kaj provis monopoligi la Esperanto-agadon en la tuta norda Ameriko. Por tio li misuzis la tiaman timon kontraŭ komunistoj. Ĉar multaj esperantistoj en Norda Ameriko ne volis aliĝi al UEA pere de EANA, UEA akceptis esceptkaze en 1955 duan Landan Asocion en Norda Ameriko: ELNA, fonditan en 1952. Ĉar ankaŭ UEA estis atakata de Connor, la monda Asocio en 1956 eksigis EANA-n kiel Landan Asocion kaj Connor-n kiel individuan membron.
Dum la periodo 1930-1931 E.A.N.A. eldonis serion de libretoj sub la titolo "E.A.N.A. Library — E.A.N.A. Libraro". En tiu serio aperis 8 libretoj (10x15cm):
Pri North American Esperanto Almanac", 1931
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Esperanto-Asocio de Norda Ameriko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.