Hanns Von Gumppenberg

Hanns Theodor Karl Wilhelm von Gumppenberg (pseŭdonimoj: Jodok, Professor Tiefbohrer; naskiĝinta en la 4-a de decembro 1866 en Landshut, mortinta en la 28-a de marto 1928 en Munkeno) estis germana verkisto kaj ĵurnalisto.

Li apartenis al la Munkena Moderno.

Hanns von Gumppenberg
Hanns von Gumppenberg, antaŭ 1904
Hanns von Gumppenberg, antaŭ 1904
Persona informo
Naskiĝo 4-an de decembro 1866 (1866-12-04)
en Landshut
Morto 29-an de marto 1928 (1928-03-29) (61-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • tradukisto • kabaredisto • theatre critic vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Hanns Von Gumppenberg
Hanns Von Gumppenberg
vdr

Vivo

Gumppenberg iris sian propran, ofte dornan vojon kiel poeto kaj kritikisto sen atenti modojn kaj samtempulojn. Jam kiel lernanto de ĉe Pagerie li skribis respektitan dramon; frue li aliĝis al la spirita revolucio de la alproksimiĝinta komenco de nova jarcento ne iĝante naturalisto.

Lia tre profunda kaj al ĉio ajn malferma karaktero gvidis lin en la regnon de ideoj. Demandoj de la homaro kaj vizioj de la mondo, ne socialaj problemoj aŭ ĉiutagaĵoj pridiskutotaj estis liaj temoj. Tiel li venis tra la fare de ekleziuloj ege atakita kristodramo Der Messias (1890) al mistikismo kaj spiritismo (Das Dritte Testament, 1891, Alles und Nichts, 1894, Der fünfte Prophet, 1895). Kiel gravega teatrokritikisto de Munkeno en 1901-09 Gumppenberg estis sincera kaj nesubaĉetebla.

Liaj lingvaj talentegoj videblas en perfektaj tradukoj de skandinaviaj kaj anglaj verkoj (Bellmann-Brevier, 1909), tamen lia plej granda sukceso estis en la rolo de parodiisto. Membriĝinte al la rondo de la "Undekaj ekzekutistoj / Elf Scharfrichter" li skribis Frau von der Isar pro la verko Fruen fra Havet de Henrik Ibsen. En tri volumoj Ueberdramen (1902) li parodiis la literaturon de sia tempo. Lia satira poemkolekto (kun prozaĵoj) Das Teutsche Dichterroß, in allen Gangarten vorgeritten … (1901) estis plurfoje reeldonita.

La frua morto de sia artiste multpromesinta filino Irmgard (1899–1922) igis Guppenberg fermitan kaj trankvilan dum la lastaj vivojaroj. Lia espero je eldonado de sia tuta verkaro ne plenumitis. Tiel de 35 dramoj nur 15 publikigitis.

Aliaj verkoj

  • Thorwald, 1888
  • Die Minnekönigin, 1894
  • Der erste Hofnarr, 1899; Kg. Heinrich I., 1904
  • Kg. Konrad I., 1904
  • Hzg. Philipps Brautfahrt, 1904
  • Die Einzige, 1905
  • Aus meinem lyr. Tagebuch, 1906
  • Schauen u. Sinnen, Gedichte, 1913
  • Philos. u. Okkultismus, 1924
  • Lebenserinnerungen, el la postlasitaĵoj, 1929.

Literaturo

Biografio ĉe NDB

Eksteraj ligiloj

Tags:

Hanns Von Gumppenberg VivoHanns Von Gumppenberg Aliaj verkojHanns Von Gumppenberg LiteraturoHanns Von Gumppenberg Eksteraj ligilojHanns Von Gumppenberg1866192828-a de marto4-a de decembroGermanioLandshutMunkena ModernoMunkeno

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

I kun makrono (cirila alfabeto)Plurjara plantoLa Vera Historio de Ah QTulipomanioE-minoroDepartemento Amazonio (Kolombio)XXXVacarissesAngla lingvoMadonnaISSNGreta ThunbergKatowiceThe New York TimesKronvirusa malsano de 2019Nuklea Esplorcentro NegevPunktokomoPriŝtinoAstanoAŭstralioFilipo la 3-a (Francio)BrnoBranoDublinoAtlasa MontaroMoseoKomunista Partio de SovetunioEŭropa UnioTaksonomioRespubliko Serba KrajinaAkvoProteinojTongoTritikoReĝa ĉartoMalutopio18441950AfganioBajta vic-ordoNorma datumaroTytuvėnaiGambioOpidumoAraba-israela konfliktoHonkongoKastelo de Magny-en-BessinGeorg OhmVoĉa dentala frikativoTransistoroKlaipėda (subdistrikto)InterretoDanioKapanGratifiko (mono)DelhioSidnejoVeisiejaiFutbaloMeksikoEsprimo (matematiko)Joe BidenBBCAntikva EgiptioFarunoStatistika Divizio de la Unuiĝintaj NaciojTrentoLa tri-korpa problemo (libro)🡆 More