Haile Gebrselassie (en Amhara lingvo: ኃይሌ ገብረ ሥላሴ, haylē gebre silassē; 18a de aprilo 1973) estas jam retiriĝinta etiopia longdistanca kampe kaj ŝosee kuranta atleto.
Li sukcesis atingi du Olimpiajn ormedalojn por 10,000 metroj kaj kvar Mondajn Ĉampionecojn. Li venkis ankaŭ en la Berlina maratono kvar fojojn sinsekve kaj ankaŭ tri rektajn venkojn en la Dubaja Maratono. Krome, li venkis en kvar tutmondaj titoeoj subtegmente kaj venkis ankaŭ en la Monda Duonmaratona Ĉampioneco de 2001.
Haile Gebrselassie | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1973 (51-jaraĝa) en Asela |
Loĝloko | Asela |
Ŝtataneco | Etiopio |
Okupo | |
Okupo | maratonisto • longdistanca kuristo • atleto |
Haile plej sukcesis en distancoj inter 1500 metroj kaj maratono, kaj moviĝis el subĉielo, subtegmento kaj transterena kuro al ŝosekurado en la lasta parto de sia kariero. Li rompis 61 etiopiajn naciajn rekordojn game el 800 metroj al la maratono, havis 27 mondajn rekordojn, kaj estas amplekse konsiderataj kiel la plej granda distanckuristo en historio.
En septembro 2008, estante 35-jaraĝa, li venkis en la Berlina Maratono per monda rekordo de 2:03:59, rompante sian propran mondan rekordon je 27 sekundoj. Tiu rekordo restis dum tri jaroj.
En novembro 2021, Haile Gebreselassie estas sur la batalfronto en Etiopio kontraŭ la Tigray-ribelantoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Haile Gebrselassie, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.