Hélène CIXOUS (francprononce: ; 5a de junio 1937) estas franca profesoro, feminisma verkisto, poeto, dramaturgo, filozofo, literaturkritikisto kaj retorikisto.
Cixous estas plej bone konata pro sia artikolo "The Laugh of the Medusa", kiu establis ŝin kiel unu el la plej fruaj pensuloj de post-strukturisma feminismo. Ŝi fondis la unuan centron de feminismaj studoj en eŭropa universitato en la universitata centro de Vincennes de la Universitato de Parizo (nune Universitato de Parizo VIII).
Hélène Cixous | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Hélène Cixous | |||||
Naskiĝo | 5-an de junio 1937 (86-jaraĝa) en Orano | ||||
Lingvoj | franca • germana • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Literatura fakultato de Parizo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto • eseisto • dramaturgo • anglisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • verkisto • filozofo de lingvo • literaturkritikisto • universitata instruisto • filozofo vd | ||||
Laborkampo | feminista filozofio • beletro • anglistiko • feminismo vd | ||||
Aktiva en | Parizo vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Roger Asselineau vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q51483246 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi ricevis honorajn gradigojn el la Queen's University kaj el la Universitato de Alberto en Kanado; la Universitata Kolegio de Dublino en Irlando; la Universitato de York kaj la University College London en Britio; kaj la Universitato Georgetown, la Northwestern University, kaj la Universitato de Wisconsin–Madison en Usono. En 2008 ŝi estis nomumita kiel A.D. White Professor-at-Large en la Universitato Cornell ĝis Junio 2014.
Krom siaj dekomencaj studoj pri Jacques Derrida kaj Joyce, ŝi verkis monografiojn pri la verkoj de Clarice Lispector, Maurice Blanchot, Franz Kafka, Heinrich von Kleist, Michel de Montaigne, Ingeborg Bachmann, Thomas Bernhard, kaj Marina Cvetajeva. Cixous estas ankaŭ aŭtoro de eseoj pri artistoj, kiel Simon Hantai, Pierre Alechinsky kaj Adel Abdessemed al kiu ŝi dediĉis du librojn.
Kun Luce Irigaray kaj Julia Kristeva, Cixous estas konsiderata unu el la patrinoj de poststrukturisma feminisma teorio. En la 1970-aj jaroj, Cixous ekverkis pri la rilato inter sekso kaj lingvaĵo. Kiel aliaj poststrukturismaj feminismaj teoriuloj, Cixous kredas, ke nia sekseco estas rekte ligita al kiel oni komunikas socie. En 1975, Cixous publikigis sian plej influan artikolon nome "Le rire de la méduse" ("La rido de Meduzo"). Ŝi totale publikigis ĉirkaŭ 70 verkojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hélène Cixous, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.