Scuol: Komunumo de Svislando

Scuol (en la germana lingvo Schuls) estas komunumo de la komunumaro Suot Tasna kaj la distrikto Inn/En, kies ĉefkomunumo ĝi estas, en Kantono Grizono, Svislando.

Ĝi havis 2334 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Scuol
Scuol: Geografio, Najbaraj komunumoj, Trafiko
Blazono de Scuol
Scuol: Geografio, Najbaraj komunumoj, Trafiko
Scuol
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Inn/En
Komunumaro Suot Tasna
Koordinatoj  46° 47′ 56″ N 10° 18′ 11″ O / 46.79889 °N, 10.30306 °O / 46.79889; 10.30306 10° 18′ 11″ O / 46.79889 °N, 10.30306 °O / 46.79889; 10.30306
Nombro de loĝantoj 2334
Areo 144,44 km²
Alteco 1250 m super marnivelo
Poŝtkodo 7550
Komunumkodo 3762
Scuol: Geografio, Najbaraj komunumoj, Trafiko
Mapo de Scuol

Geografio

Scuol estas la ĉefloko de la Suba Engadino situanta ĉe la bordo de la rivero Eno. Granda parto de la komunumo sude de Eno apartenas al la Svisa Nacia Parko. Scuol konsistas el la du partoj Scuol-Sura kaj Scuol-Sot, krome al ĝi apartenas la setlejoj Guarlaina, Schinnas, Crastuoglia, San Jon, Pradella kaj S-charl. Sur la teritorio de la komunumo situas inter aliaj la montoj Piz Lischana kun alteco de 3105 m s.m. kaj Piz Triazza kun alteco de 3043 m s.m., inter kiuj fontas la Triazza-Glaĉero, malgranda valglaĉero kun longeco de proksimume 2 kilometroj.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Scuol limas en nordoriento al Sent, en okcidentsudokcidento al Malles Venosta (Italio), en sudocidento al Tubre (Italio), en sudo al Val Müstair, en okcidento al Tarasp, kaj en nordokcidento al Ftan.

Trafiko

Tra Scuol pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27 kiu de Aŭstrio laŭlonge de Eno kondukas al Malojopasejo. Scuol estas la finhaltejo de la engadina linio de Retia Fervojo. Diversaj poŝtaŭtolinioj kondukas al la stacidomo de Scuol.

Lingvoj

La ĉefa lingvo de la komunumo Scuol estas la romanĉa. Dum la lastaj jaroj tamen la nombro de romanĉlingvanoj multe malkreskis dum kreskis la nombro de germanlingvanoj. Ekzistas ankaŭ itallingva malplimulto. Laŭ la popolnombrado de 1980 64,79% de la loĝantaro parolis la romanĉan, 27,75% la germanan kaj 4,36% la italan. En la jaro 2000 ankoraŭ 49,43% parolis la romanĉan, 39,16% la germanan kaj 3,86%. La modifo de la cifero estas kaŭzita ĉefe pro almigro de germanlingvanoj.

Historio

La unua dokumenta mencio de Scuol datiĝas el la jaro 1095 kiel Schulles. En la 11-a kaj 12-a jarcento la Senjoroj de Tarasp estis bienposedantoj en Scuol. En la jaro 1095 Eberhard de Tarasp en Scuol fondis monaĥejon konsekrita al Mario. La loko, kie tiu monaĥejo troviĝis ne estas konata. Post inscendio la monaĥejo en la jaro 1131 estis rekonstruita sed translokiĝis en la jaro 1150 al Marienberg. En la jaro 1178 la papo Aleksandro la 3-a konfirmis la posedaĵoj de la Monaĥejo Marienberg en Scuol. En la 14-a jarcento la monaĥejo estis sub la suvereneco de la episkopo de Koiro. En malfrua mezepoko ankaŭ la Grafoj de Tirolo, la Monaĥejo de Müstair kaj la Senjoroj de Matsch posedis bienojn en Scuol. Dum la Milito de Tirolo en la jaro 1499 la vilaĝo estis detruita. Dum la tempo de la Helveta Respubliko en la jaro 1801 Scuol fariĝis ĉefloko de la distrikto Inn/En, kiun rolon ĝi havas ĝis hodiaŭ.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj



Tags:

Scuol GeografioScuol Najbaraj komunumojScuol TrafikoScuol LingvojScuol HistorioScuol Notoj kaj referencojScuol Vidu ankaŭScuol Eksteraj ligilojScuol2009Distrikto Inn/EnKantono GrizonoKomunumaro Suot TasnaSvislando

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

PlayStation 2Leĝo de TonjoXEsperanto1930-aj jarojKosmoteleskopo HubbleLoĝdenso8-a de septembroBarata nacia kalendaroDagbania lingvoInĝenierartoJudgment at NurembergMarcel LeereveldBirki-Veliki (stacidomo)SiberioCifereca subskriboBudhisma kalendaroGTemplo de Mount TimpanogosAlĝerioSvislandoMagnesia ĉe rivero MeandroGermana lingvoMakaoItaliko26-a de septembroCarles Puigdemont i CasamajóĈinghajoVoĉdonadoLudolibroBestisma Partio kun la MedioHistoria centro de PanamurboLeona kapitelo de AŝokoZMontreux VDTeroArthur de GobineauVikilibrojDisigo de povojNacia Biblioteko de la Ĉeĥa RespublikoĈevaloFrutigen (stacidomo)11724 RonaldhsuBiologioJapanioGranda Nordia MilitoBraziloZaratuŝtrismoRomoQMonda Tago pri TeatroVikipedio en EsperantoLumoĜamŝoro7Pollando9Ptolemeo la 5-aLezennesIslama kalendaroSeattle SoundersJapana nomo de eraoRuĝa Listo de Monda HeredaĵoJózsef HullaiIrana kalendaroA Night at the Opera (Queen)EgiptoKlano Armstrong🡆 More