Scuol: Komunumo de Svislando

Scuol (en la germana lingvo Schuls) estas komunumo de la komunumaro Suot Tasna kaj la distrikto Inn/En, kies ĉefkomunumo ĝi estas, en Kantono Grizono, Svislando.

Scuol
Scuol: Pri la komunumo, Geografio, Najbaraj komunumoj
Blazono de Scuol
Scuol: Pri la komunumo, Geografio, Najbaraj komunumoj
Scuol
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Inn/En
Komunumaro Suot Tasna
Koordinatoj  46° 47′ 56″ N 10° 18′ 11″ O / 46.79889 °N, 10.30306 °O / 46.79889; 10.30306 10° 18′ 11″ O / 46.79889 °N, 10.30306 °O / 46.79889; 10.30306
Nombro de loĝantoj 2334
Areo 144,44 km²
Alteco 1250 m super marnivelo
Poŝtkodo 7550
Komunumkodo 3762
Scuol: Pri la komunumo, Geografio, Najbaraj komunumoj
Mapo de Scuol

Pri la komunumo

Ĝi havis 2334 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Scuol estas la ĉefloko de la Suba Engadino situanta ĉe la bordo de la rivero Eno. Granda parto de la komunumo sude de Eno apartenas al la Svisa Nacia Parko. Scuol konsistas el la du partoj Scuol-Sura kaj Scuol-Sot, krome al ĝi apartanas la setlejoj Guarlaina, Schinnas, Crastuoglia, San Jon, Pradella kaj S-charl. Sur la teritrio de la komunumo situas inter aliaj la montoj Piz Lischana kun alteco de 3105 m s.m. kaj Piz Triazza kun alteco de 3043 m s.m., inter kiuj fontas la Triazza-Glaĉero, malgranda valglaĉero kun longeco de proksimume 2 kilometroj.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Scuol limas en nordoriento al Sent, en okcidentsudokcidento al Malles Venosta (Italio), en sudocidento al Tubre (Italio), en sudo al Val Müstair, en okcidento al Tarasp, kaj en nordokcidento al Ftan.

Trafiko

Tra Scuol pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27 kiu de Aŭstrio laŭlonge de Eno kondukas al Malojopasejo. Scuol estas la finhaltejo de la engadina linio de Retia Fervojo. Diversaj poŝtaŭtolinioj kondukas al la stacidomo de Scuol.

Lingvoj

La ĉefa lingvo de la komunumo Scuol estas la romanĉa. Dum la lastaj jaroj tamen la nombro de romanĉlingvanoj multe malkreskis dum kreskis la nombro de germanlingvanoj. Ekzistas ankaŭ itallingva malplimulto. Laŭ la popolnombrado de 1980 64,79% de la loĝantaro parolis la romanĉan, 27,75% la germanan kaj 4,36% la italan. En la jaro 2000 ankoraŭ 49,43% parolis la romanĉan, 39,16% la germanan kaj 3,86%. La modifo de la cifero estas kaŭzita ĉefe pro almigro de germanlingvanoj.

Historio

La unua dokumenta mencio de Scuol datiĝas el la jaro 1095 kiel Schulles. En la 11-a kaj 12-a jarcento la Senjoroj de Tarasp estis bienposedantoj en Scuol. En la jaro 1095 Eberhard de Tarasp en Scuol fondis monaĥejon konsekrita al Mario. La loko, kie tiu monaĥejo troviĝis ne estas konata. Post inscendio la monaĥejo en la jaro 1131 estis rekonstruita sed translokiĝis en la jaro 1150 al Marienberg. En la jaro 1178 la papo Aleksandro la 3-a konfirmis la posedaĵoj de la Monaĥejo Marienberg en Scuol. En la 14-a jarcento la monaĥejo estis sub la suvereneco de la episkopo de Koiro. En malfrua mezepoko ankaŭ la Grafoj de Tirolo, la Monaĥejo de Müstair kaj la Senjoroj de Matsch posedis bienojn en Scuol. Dum la Milito de Tirolo en la jaro 1499 la vilaĝo estis detruita. Dum la tempo de la Helveta Respubliko en la jaro 1801 Scuol fariĝis ĉefloko de la distrikto Inn/En, kiun rolon ĝi havas ĝis hodiaŭ.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Scuol Pri la komunumoScuol GeografioScuol Najbaraj komunumojScuol TrafikoScuol LingvojScuol HistorioScuol Notoj kaj referencojScuol Vidu ankaŭScuol Eksteraj ligilojScuol2009Distrikto Inn/EnKantono GrizonoKomunumaro Suot TasnaSvislando

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Nederlanda Katolika Esperantista LigoPugoPlano MarshallMalneta enlanda produktoPakistanoLibera scioPornografio1745Siksta KapeloVikiversitatoXXXSofioApriloRossellino17-a de aŭgustoHenri La FontaineDua MondmilitoGoogle ChromeProgramo ArtemisVoĉo de UsonoStrutoformaj birdojBirdumoVikipedio en EsperantoHujojDoloroJanuaro de 2024Lajos Balázs (astronomo)Ĉefa afergvida oficistoKlostra galerioKostinbrodListo de Esperanto-vortarojAŭgusta puĉoSuda OstrobotnioCDATASiria lingvoAntikva EgiptioFostoChevrolet NivaISO 8601GrandcerboBaltioPraromanika arkitekturoBatmanTM 31-210 Improvised Munitions HandbookViktorio (Aŭstralio)TTT-legiloNacia Revolucia ArmeoChe GuevaraHomo, ne koleru!UsenetUnua LibroMalvarma militoHeroa legendo de ArslanSvahila VikipedioEsperantoUnuiĝinta ReĝlandoDinosaŭroListo de asteroidoj (66001–67000)1731PřehvozdíSendajoCalafell (stacidomo)BavarioDair az-ZaŭrEsperanto kaj Libera Scio1912🡆 More