publikigita versio estis patrolita je 11 dec.
2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 11 dec. 2023.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ftan Baraigla (stacidomo). |
Ftan | |
---|---|
former municipality of Switzerland • Ortschaft | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Inn/En |
Komunumaro | Suot Tasna |
Koordinatoj | 46° 47′ 39″ N 10° 14′ 55″ O / 46.79417 °N, 10.24861 °O 10° 14′ 55″ O / 46.79417 °N, 10.24861 °O |
Nombro de loĝantoj | 508 |
Areo | 43,08 km² |
Alteco | 1648 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7551 |
Komunumkodo | 3761 |
Ftan (la germanlingva kaj ĝis 1943 oficiala nomo estas Fetan) estas komunumo de la komunumaro Suot Tasna kaj la distrikto Inn/En en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 508 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Ftan situas en Suba Engadino ĉe la norda bordo de la rivero Eno. La teritorio de la komunumo etendiĝas en nordo ĝis al la kulmino de la monto Augustenberg sur alteco de 3230 m s.m. La komunumo konsistas el la partoj Ftan-Grond kaj Ftan-Pitschen, kiuj estas la du ĉefaj setlejoj sur teraso proksimume 300 metroj super la valgrundo de Eno kaj la setlejo Baraigla ĉe la bordo de Eno en la valgrundo kaj diversaj izolitaj bienoj kaj alpopaŝtejoj.
La komunumo Ftan limas en nordo al Galtür en Vorarlbergo (Aŭstrio), en nordnordoriento al eksklavo de Ramosch, en nordoriento al Sent, en oriento al Scuol, en sudo al Tarasp, kaj en okcidento al Ardez.
En la valgrundo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27 kaj la trajnlinio de Retia Fervojo. La vilaĝoj Ftan-Grond kaj Ftan-Pitschen situas flanke de la gravaj trafikvojoj aktigeblaj per kurba flanka vojo de Scuol, sur kiu cirkulas poŝtaŭtolinio.
La unua dokumenta mencio de Ftan datiĝas el la jaro 1150 kiel Vetane. En prahistoria tempo ekzistis setlejo kun fortikaĵo kun muro kaj foso sur la Muot Padnal kaj rondmuro sur la monteto Umbrain. En la 12-a jarcento la Senjoroj de Tarasp posedis bienojn en Ftan, kiuj faris donacojn al la monaĥejoj en Müstair kaj Scuol, kiu poste estis translokigita al Marienberg en Vinschgau. La paroĥo de Ftan akceptis en la jaro 1542 la reformacion kaj sin liberaĉetis en la jaro 1652 de Aŭstrio. Ĝis la administracia reformo de la jaro 1851 Ftan apartenis al la tribunalkomunumo Suot Tasna.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ftan, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.