Greifswald estas grava urba komunumo de Germanio.
Ĝi apartenas al la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Ĝis la 4-a de septembro 2011 la urbo estis administre sendependa eksterdistrikta urbo, de tiam ĝi estas la administra centro de novkreita distrikto Antaŭpomerio-Greifswald. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 59 282 loĝantojn.
Greifswald | |||||
---|---|---|---|---|---|
urba komunumo de Germanio • universitata urbo • ĉefurbo de distrikto en Germanio • ĉefregioncentro • Hansa urbo • Hansa urbo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 17487 • 17489 • 17491 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 59 691 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 175 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 13° 23′ O 54.08333333333313.38333333333354° 5′ N, 13° 23′ O [+] | ||||
Alto | 5 m [+] | ||||
Areo | 50,81 km² (5 081 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Greifswald [+] | |||||
La ekonomio de la iama havenurbo estas i.a. dominita per la produktado de komunikadelektronikaĵoj. Dum la lastaj jaroj la urbo iĝis grava kaj moderna loko teknologia kaj esplorada. Troviĝas tie ĉi (konstrukomenco en 1997) unu el la plej grandaj reaktoroj por prieslplori la nuklean fendadon. La komplekso Wendelstein 7-X ekis labori en 2007.
Greifswald estiĝis de post 1199 en la kuro de la setlado de cistercianoj en Eldena. La merkatajn rajtojn ĝi ricevis en 1241, naŭ jarojn poste ankaŭ la urbajn. Sekve ĝi iĝis membro de la Hansa Ligo. En 1456 fonditis la Ernst-Moritz-Arndt-universitato.
En 1648 la urbo ekapartenis al Svedio kaj en 1815 al Prusio.
Al la plej konataj vidindaĵoj nombiriĝas tri gotikstilaj brikstilaj kirkoj el la 13-a jarcento: la paroĥaj preĝejoj Sankta Mario kaj Sankta Nikolao kaj la iama paroĥa preĝejo Sankta Jakobo. La ĉefkonstruaĵo altlerneja konstruitis en 1750 barokstile.
La centra bazaro ĉirkaŭatas per domoj kun belaj gabloj en la stilo de floranta gotiko respektive renesanco; krome per la en la 1724-a jaro konstruita urbodomo. Invitas al promenado la parko ĉirkaŭ la ruina Abatejo Eldena, lulilo de la tuta urbo.
Iom da statistiko:
Publikaj institucioj:
Famaj personoj, kiuj vivis en Greifswald:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Greifswald, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.