Grazia Deledda (Gracja Deledda, naskiĝis la 27-an de septembro 1871, mortis la 15-an de aŭgusto 1936) estis itala verkistino.
Grazia Deledda | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Grassia Deledda | |||||
Naskonomo | Maria Grazia Cosima Deledda | ||||
Naskiĝo | 27-an de septembro 1871 en Nuoro | ||||
Morto | 15-an de aŭgusto 1936 (64-jaraĝa) en Romo | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | mama kancero vd | ||||
Tombo | Campo Verano vd | ||||
Etno | Sardoj vd | ||||
Lingvoj | sarda • itala • franca vd | ||||
Loĝloko | Romo vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Italio vd | ||||
Alma mater | hejminstruo vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Palmiro Madesani vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Ilia di Saint-Ismael vd | ||||
Okupo | verkisto • poeto • romanisto • dramaturgo • prozisto vd | ||||
Laborkampo | poezio • rakontado vd | ||||
Aktiva dum | 1891–1936 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Canne al vento ❦ Elias Portolu ❦ The Mother ❦ Ashes vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Deledda naskiĝis en Nuoro, sur la insulo Sardio. La filino de riĉa familio jam frue komencis verki kaj publikigi poemojn kaj rakontojn en lokaj ĵurnaloj. Kiam ŝi en la jaro 1900 kune kun sia edzo transloĝiĝis al Romo, ŝi jam estis konata verkistino en tuta Italio.
En 1926 ŝi gajnis la Premion Nobel de Literaturo por "idealisma inspiro kun pitoreska klareco de vivo en sia hejmurbo. Ŝi traktas profunde kaj kompate ĝeneralajn homajn problemojn". Ŝi mortis en 1936 en Romo.
La verkaro de Grazia Deledda priskribas la vivon de la kamparanoj en Sardio, sed ankaŭ la burĝaron de Romo. Influite de Giovanni Verga ŝi sekvis la verisman skolon, sed kontraste al la ekzemplo de Verga, ŝi rezignis pri dialektaj esprimoj en sia lingvaĵo. Deledda ofte uzis la sardian pejzaĝon kiel metaforon por la malfacilaĵoj en la vivo de ŝiaj roluloj.
La patrino / Grazja Deledda. El la originala itala lingvo trad. Giuseppe Lacertosa. - Venezia: Mestrina Ed., [1983]. - 136 p.
La Lebanona cedro (1939) . El la originalo tradukis Thierry Tailhades (2021) por la tradukkonkurso de IEF: https://tjerielliono.blogspot.com/2021/08/grazia-deledda-la-lebanona-cedro.html
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Grazia Deledda, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.