Gonçalo NEVES (naskiĝis en Setúbal, Portugalio, la 5-an de junio 1964) estas Esperanto-verkisto, agronomo, licenciito pri plantpatologio, iama fakulo pri aĉetado kaj kvalitkontrolo de nutraĵoj, nun tradukisto, lingvoinstruisto kaj leksikografo.
Eklernis Esperanton en 1987. Aktivis en la portugala Esperanto-movado inter 1987 kaj 1993. Ekverkis en 1989. Lingva revizianto de Monato inter 1995 kaj 2000. Akademiano inter 1995 kaj 1998. Plurfoje premiiĝis en la Internaciaj Floraj Ludoj kaj en la Belartaj Konkursoj de UEA. Aperigis poemojn, rakontojn, eseojn kaj recenzojn en pluraj gazetoj. Prelegis pri literaturaj temoj en Portugalio, Hispanio, Katalunio kaj Malto. Eklernis ankaŭ aliajn planlingvojn (Volapük, Ido, Interlingua). Publikigis plurajn Ido-librojn en 2002, 2007-2008 kaj ekde 2016. Pro sia Historia Vortaro de Esperanto, li ricevis en 2018 duan Premion Grabowski, kune kun Bernhard Pabst.
Gonçalo Neves | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 5-an de junio 1964 (59-jaraĝa) en Setubal | ||||
Lingvoj | Esperanto • Ido • Volapuko • Interlingvao vd | ||||
Ŝtataneco | Portugalio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | esperantisto • idisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Neves estas membro de la Ibera Skolo de Esperantlingvaj verkistoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gonçalo Neves, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.