Bitlibro, aŭ cifereca libro, plej ofte konata kiel elektronika libro estas libro disponigata en cifereca, bita formo, kiel komputila dosiero de speciala tipo.
La dosiero mem ne estas rekte legebla de homo, ĝi estas en kodita formo magneta, elektra aŭ lumdiska.
Bitlibro | ||
---|---|---|
book distribution format • digital media format vd | ||
Dum | 1971 - nekonata/nuntempe | |
Partoprenanta | paĝo vd | |
Oni ankaŭ uzas la paŭsaĵojn de terminoj nacilingvaj: E-libro, elektronika libro aŭ retlibro. En tiuj terminoj «elektronika» estas preskaŭ sinonimo de komputile legebla, kie la nocio komputilo inkluzivas ankaŭ aparatojn speciale faritajn por videbligi tekston konservitan kiel dosiero sur datumportilo.
Do, bitlibro ne estas io elektronika, ĝi estas dosiero por kies kreo kaj uzo necesas aparatoj elektronikaj: komputilo por krei; surtabla komputilo, platkomputilo, poŝtelefono aŭ speciala elektronika librolegilo (kia ekz-e Amazon Kindle) por legi. Ĝuste por la laste menciita elektronika legilo konvenas la termino elektronika libro (kaj efektive ĝi estas uzata nacilingve ankaŭ por tiaj aparatoj).
Bitlibro ebligas samtempan prezenton ne nur de teksto kaj senmovaj bildoj, sed ankaŭ eventuale de sono kaj filmo, kaj tiel plivastigas la uzokampon de la klasika medio "libro". Grava novaĵo en komputile legebla dokumento estas la ebliĝo de intertekstaj kaj interdosieraj ligoj (tuj konsulteblaj referencoj): tiel estiĝas hiperteksto.
Se la teksto de la bitlibro estas en simpla tekstodosiero (iom tro simple esprimite: enhavanta nur literojn), ĝi estas plej ofte nomata e-teksto. La tekston de bitlibro ofte akompanas metadatumoj, t.e. informoj bibliografiaj kaj pri la enhavo.
La dosierformoj kaj la tuta teĥniko de bitlibroj estas evoluantaj, same la komerca ekspluatado de la nova komunika medio rapide trovadas novajn formojn.
Bitlibro povas esti eldonita por disdono sur preskaŭ kia ajn datumporta medio: lumdiskoj, magnetaj disketoj, interrete konektitaj datumbankoj kun tuj legebla aŭ elŝutebla enhavo, ktp. Oni povas diri ke la tuta Vikipedio estas granda bitlibro.
Aparato necesas por legi aŭ presi bitlibron. Kun aldono de taŭgaj programaroj komputilo aŭ lerta poŝtelefono povas servi kiel legilo. Enmerkatiĝis ankaŭ specialaj poŝlegiloj, kombinaantaj sufiĉe grandan kaj distingivan ekranon kun bona portebleco. Vd «elektronika librolegilo».
La formo de la dosieroj, en kiuj prezentiĝas bitlibro, povas esti mallibera, posedata de iu kompanio kaj ekzemple kreebla kaj deĉifrebla nur per ties programo, eventuale eĉ nur per ties aparato. Aŭ ĝi povas esti malfermita kaj libera, farita laŭ publika normo.
Ĉapelanto: kromprogramo de firmao Micropraxis por vidigo de ĉapelaj literoj en Palm-poŝkomputiloj.
Ĉapelisto: kromprogramo de la retumilo Fajrovulpo (Firefox) por tuja konverto de paĝoj de x-literumo al ĉapela literumo.
GooReader: organizilo por libroj kaj gazetoj el Guglo Libroj (Google Books)
iBooks: organizilo de Bitlibroj por iPad-legilo aŭ iPhone-telefono.
ibis reader: organizilo kaj legilo de epub-libroj.
iTunes: organizilo de muzikaĵoj kaj bitlibroj.
Kalibro: senpaga organizilo de e-libraro (anglalingve: calibre).
LovelyReader: organizilo kaj legilo de epub-libroj.
Stanza: organizilo kaj legilo de epub kaj pdf-libroj.
ADE: programo de firmao Adobe por lego de bitlibroj en formoj epub, flash, pdf (anglalingve: Adobe Digital Editions).
Aldiko: Bitlibra legilo por poŝtelefonoj kun Android.
Bookworm: senpaga programo de firmao Oreilly por lego de epub-libroj.
eBook Reader: kromprogramo de la retumilo Opero (Opera) por lego de epub-libroj.
EPUBReader: kromprogramo de la retumilo Fajrovulpo (Firefox) por lego de epub-libroj.
FBreader: senpaga programo por lego de bitlibroj en formoj epub, fictionbook, plucker, mobipoketo.
Mobipocket eBook Reader: senpaga programo por lego de mobipoket-libroj.
Atlantis: redaktilo de epub-dokumentoj.
EpubCheck: senpaga programo kontrolanta la konformecon de dosiero al formo epub.
FlightCrew: libera programo kontrolanta la konformecon de dosiero al formo epub.
Mobipocket Creator: senpaga redaktilo de mobipoket-libroj.
Sigil: senpaga redaktilo de epub-dokumentoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Bitlibro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.