Glikogeno estas disbranĉiĝanta polisaĥarido, konsistanta el D-glukozmolekuloj.
Ĝi havas grandan biologian signifon, ĉar ĝi havas la saman rolon ĉe homa kaj besta korpo, kiel la simistruktura amelo ĉe plantoj. Oni nomas ĝin kelkfoje bestas amelo pro ties deponrolo.
Ĝi estas delikata, blanka grajneca materialo, kiu similas en kelkaj ecoj al amelo, amilopektino. Ĝi solviĝas en akvo kolide, la jodo farbigas ĝin ruĝa aŭ ruĝebruna.
Ĝia kemia formulo estas (C6H10O5)n, la molekulomaso estas plurmiliono. Ĝi konstruiĝas el alfa-D-glukozmolekuloj per alfa 1,4-tipa ligo, la ĉedisbranĉaj ligoj estas alfa1,6-tipaj. Disbranĉoj okazas je 8-12 molekuloj.
Ĝi akumuliĝas en la besta organismo en la hepato (2-8 % je malseka maso) kaj en la muskoloj ĉefe kiel grajneto. Tiuj grajnetoj grandas 15-13 nm kaj oni povas gapi ilin per elektronmikroskopo, En la hepato la grajneto grupiĝas al 10-150 nm granda grajneto.
Ĝin malkombinas la alfa 1,4-glukoz-maltohidrolazo (enzimo), sed krom maltozo ĉiam estiĝas pli granda molekulo nome „limdekstrino”, ĉar la enzimo ne kapablas malkombini ĉe la disbranĉoj. La 1,6-tipajn ligojn de amilopektino kaj amelo kapablas malkombini la bakteriodevena enzimo pullulanazo.
Ĝi tute malkombiniĝas dum la glikogenolizo kaj glikolizo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Glikogeno, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.