Glando: Animala organo

Glando estas organo konsistigita de epiteliaj ĉeloj, kies funkcio estas sekrecii, tio estas produkti sekreciaĵon per sekrecio.

  • la endokrinaj glandoj, kiuj elverŝas sian sekreciaĵon en la internan medion: sangonlimfon (la prefikso "endo" devenas de la Greka ἔνδον kaj signifas "ene"). Tiaj glandoj estas senduktaj, kaj iliaj sekreciaĵoj nomiĝas hormonoj, substancoj kiuj specife agos al aliaj organoj aŭ histoj. Ĉe homo, la ĉefaj endokrinaj glandoj estas: la hipofizo, la tiroido, la paratiroidoj, la surrenaj glandoj.
  • la ekzokrinaj glandoj, kiuj ellasas sian sekreciaĵon en la eksteran medion (sur la haŭton) aŭ en naturan kavon komunikiĝantan kun la ekstera medio, kiel ekzemple la digestotubon (la prefikso "ekzo" devenas de la Greka ἔξω kaj signifas "ekstere"). Plejofte ekzokrinaj glandoj elverŝas siajn sekreciaĵon eksteren pere de elsekrecia dukto (ekzemple la ŝvitaj, salivaj, larmaj glandoj) sed ili kelkfoje estas senduktaj (ekzemple la intra-epiteliaj glandoj ĉe la vira uretro). Ili povas sekrecii mukon, kutiklon, kalkon, gluaĵon, ŝpinaĵon (ŝpinglando), odoraĵon, stinkaĵon, lakton (laktoglando), sebon, venenon.
  • la amfikrinaj glandoj, kiuj estas samtempe endokrinaj kaj ekzokrinaj, jen ĉar ĝi enhavas ambaŭ tipojn da ĉeloj (ekzemple la pankreato, la gonadoj), jen ĉar ĝiaj ĉeloj havas ambaŭ funkciojn (ekzemple la hepato). La prefikso "amfi" devenas de la Greka ἀμφίς kaj signifas "ambaŭflanke".
  • la salivaj glandoj, kiuj produktas likvaĵon, la salivon. La rolo de salivo estas humidigi la mukozojn de la supra digesta sistemo, partopreni en la unuaj etapoj de digesto kaj faciligi la progresadon de manĝaĵoj de la faringo al la ezofago kaj la stomako (eĉ eble kiel defenda rimedo). La salivaj glandoj estas glandoj kun eksokrina sekrecia reĝimo.
Glando: Animala organo

Plantaj glandoj produktas i.a. nektaron, juksekrecion (ekzemple: urtiko), glusekrecion (ekzemple: drosero)


Tags:

EpitelioOrganoSekrecio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Ruĝa2020-aj jarojJordanoNeŭroleptoPeĉoLipovaEast SussexPristimantis gretathunbergaeApologio de Sokrato (Platono)BajtoMano de IrulegiKromproduktoMaren StoffelsAngla nacia teamo de futbalo20-a jarcentoTalinoOkulharojKruda materialoEsperanta literaturoĤanatoMalneta enlanda produktoSmolkovEnuguMiguel de CervantesUkrainioSödertäljeWilliam ShakespeareRIA NovostiIsraeloPopidoInternacia Fonetika AlfabetoRusioNikotinoPublika havaĵoGeografia koordinatsistemoProksimaĵoj ValencioISNIFerozevalaRaportoTurka lingvoUrengoja minejoBonfartoRevolucio de la DiantojRapidresponda kodoLiteratura MondoStacio Hashimoto (Kioto)Clermont-de-l'Oise (stacidomo)Color Climax CorporationEhud BarakPugoLope de VegaEtiko2-NoninoL. L. ZamenhofKoreioThe Times of IndiaSud-KoreioInterstellarMjelinoAminoXXXTentacionVideohelpa arbitracioNajadoLa perdita honoro de iu Katarino Blum'Ineu4-NoninoMara ekosistemoHundoSebiș (Drăgănești)1962🡆 More