Gipsoŝtono estas mineralo konsistanta el hidrata sulfato de kalko; formulo: CaSO4·2(H2O), ĝi estas evaporita ŝtonspeco.
Alabastro estas speciala tipo de gipsoŝtono, kiun oni uzas en arto kaj por fari juvelojn kaj luksajn objektojn. Laŭ Francisko Azorín ĝi estas Duon diafana kalka aŭ gipsa ŝtono, similanta marmoron, uzata por artaj objektoj. Tiusence ĝi estas uzata ĉefe por skulptaĵoj, valoraĵoj (vazoj), kaj fenestroj (ĉar ĝi permesas lumpasadon kvankam ne totalan travideblon) ekzemple de preĝejoj, katedraloj ktp.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gipsoŝtono, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.