En partikla fiziko gaŭĝaj bosonoj (aŭ kalibraj bosonoj) estas bosonoj, kiuj rolas kiel perantoj de fundamentaj fortoj.
Ĉiuj fundamentaj fortoj estas vere interŝanĝoj de gaŭĝaj bosonoj (kiel virtualaj partikloj) inter interagantaj elementaj partikloj. La fizika teorio, kiu priskribas tiajn interagojn, nomiĝas gaŭĝa teorio.
En norma modelo oni trovis tri tipojn de gaŭĝaj bosonoj: fotonoj, W- kaj Z-bosonoj kaj gluonoj. En la komuna lingvaĵo, oni diras, ke la fotonoj estas "portantoj de la elektromagneta forto", la W- kaj Z-bosonoj estas la "portantoj de la malforta nuklea forto" kaj la gluonoj estas la "portantoj de la forta nuklea forto". La ekzisto de gravita forto ankaŭ postulas ekziston de gravitono, sed ĝi ankoraŭ ne estas trovita.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gaŭĝa bosono, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.