publikigita versio estis patrolita je 3 nov.
2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 3 nov. 2023.
#FFFF00 |
Flavo estas la koloro de lumo kun ondolongo inter 565 kaj 590 nm, kaj la komplementa koloro de la viola koloro.
Flavo:
Ĉe la antikvaj ĉinoj flavo reprezentis la "mezejon", do Ĉinion mem. Ĉe la majaoj ĝi reprezentis sudon.
Ĉe kelkaj popoloj, flavo simbolas ĵaluzon, verŝajne pro la Mezepoka dogmo pri la "kvar likvoj" de la korpo, laŭ kiu la flava galo kaŭzus malbonhumoron kaj malicon.
En la politiko, flava estas plej ofte rilata al liberalismo, libertarianismo kaj anarki-kapitalismo. Ĝi estas ankaŭ uzata pri ĵurnalismo kaj sindikato.
Flavo apartenas al la Tutafrikaj koloroj.
Oni ankaŭ uzas la vorton "flava" por priskribi la flavbrunan ĝis helbrunan haŭton de Azidevenaj mongoloidoj.
#FFFF00 |
En diversaj kolormodeloj oni prezentas la flavan koloron jene:
En la lingvo Esperanto la vorto "flavo" kiel ĉiuj nomoj de koloroj estas A-karaktera radiko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Flava, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.