Flóra Kozmutza laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli plene) Kozmutza Flóra Emília estis hungara psikologo, profesoro, instruisto, pedagogo pri intelektaj malkapabluloj.
Ŝia edzo estis poeto Gyula Illyés, tial laŭkutime li uzis ankaŭ la geedzan nomon Illyés Gyuláné.
Flóra Kozmutza | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de novembro 1905 en Budapeŝto |
Morto | 14-an de majo 1995 (89-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Gyula Illyés |
Okupo | |
Okupo | psikiatro • speciala instruisto • gimnazia instruisto |
Flóra Kozmutza [1] Arkivigite je 2017-11-10 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 21-an de novembro 1905 en Budapeŝto. Ŝi mortis la 14-an de majo 1995 en Budapeŝto.
Flóra Kozmutza akiris diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1931, intertempe ŝi lernis ankaŭ en Sorbonne. Inter 1932-1935 ŝi kontribuis en Athenaeum (revuo). En 1934 ŝi akiris plian diplomon pri pedagogio pri intelektaj malkapabluloj. Dum studado ŝi lernis ekzemple de Lipót Szondi kaj Gusztáv Bárczi. Ŝi instruis daŭre en speciala altlernejo ekde 1934 ĝis la emeritiĝo en 1980, kie ŝi estis direktoro inter 1972-1980. Ŝi instruis ankaŭ handikapitojn en specialaj lernejoj. Ŝi partoprenis en fondoj de handikapaj lernejoj.
En 1939 ŝi edziniĝis. Post morto de ŝia edzo ŝi okupiĝis pri kolektado de memoraĵoj kaj verkoj de Gyula Illyés.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Flóra Kozmutza, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.