Fervoja transporto en Japanio estas ĉefa pasaĝera transporta rimedo en Japanio ambaŭ inter-urbe kaj apud-urbe.
En grandaj japanaj urboj la fervoja transporto (inkluzive de metroo) ludas gravan rolon en la interna urba transportado. Japanio estas la unua lando, kie estis konstruita la altrapida fervoja linio, nomata ŝinkanseno.
Unu el specialecoj de fervoja transporto en Japanio estas vario de tipoj de trajnoj laŭ ilia rapideco, atingita per preterpaso de stacioj:
La fervojo en Japanio havas la sekvajn ŝpurojn:
La ŝinkansenaj linioj estis konstruataj kun normala ŝpuro (1435 mm).
13 280 km el 22 313 km de 1067 mm-a fervojo estas elektrizitaj. Ĉiuj fervojoj kun aliaj larĝoj de trako estas plene elektrizitaj.
La fervoja elektrizado en Japanio estas realigita kun kontinua kurento de tensio 1500 V kaj ankaŭ kun alterna kurento de tensio 20 kV por ordinaraj trajnoj kaj 25 kV por ŝinkanseno. La frekvenco de alterna kurento egalas al 60 Hz en okcidenta parto de Japanio kaj al 50 Hz en la orienta parto. Iuj privataj fervojlinioj estas elektrizitaj kun kontinua kurento de tensio 600 V aŭ 750 V.
La prezo por vojaĝo per fervojaj retoj en Japanio dependas de distanco de vojaĝo kaj ne dependas de kvanto de transiroj (se oni ne forlasas la reton). Se pasaĝeroj vojaĝas per pli ol unu reto ili pagas aparte por ĉiu reto, eĉ se ili vojaĝas per komuna trajno iranta tra du (aŭ pli) linioj de malsamaj retoj (kompanioj).
Oni ne devas pagi por infanoj, kiuj ankoraŭ ne lernas en lernejo. La prezo por infanoj, lernantaj en lernejo, estas duono de la ordinara prezo.
Por pagi vojaĝon oni povas aĉeti biletojn aŭ uzi specialan antaŭ-pagan karton. Pasaĝero povas uzi karton, kiun vendas kompanio, posedanta la linion, per kiu la pasaĝero vojaĝas. Aŭ uzi karton de alia kompanio, kiu validas por tiu linio. Ekzemple la karto "Suica", vendata de Orient-Japania Fervoja Kompanio, estas uzebla por linioj de iuj aliaj kompanioj, apartenantaj al la grupo JR.
Pasaĝeroj, vojaĝantaj per iuj ekspresoj, per ŝinkansenoj aŭ en specialaj vagonoj, devas aĉeti kromajn biletojn. Al tiuj kromaj biletoj validas la sama sistemo de rabatoj por infanoj, sed oni devas pagi ankaŭ por ne-lernejanoj, kiuj jam havas 6 jarojn.
Estas ankaŭ speciala bileto "Ĝapan rejl pas" por turistoj, kiu ebligas vojaĝi senlime per linioj de la grupo JR, inkluzive de ŝinkansenoj.
Japana Fervojo aŭ JR (angle: Japan Railways) estas grupo de kompanioj, kiuj havas unuecan fervojan reton, ligantan la urbojn tra la tuta Japanio. Ĝi enhavas 6 pasaĝerajn kompaniojn (inter kiuj la reto estas dividita laŭ apartaj areoj), 1 frajtan kompanion (kiu uzas la tutan reton) kaj 2 akcesorajn kompaniojn. Aparte la ŝinkansenaj linioj apartenas al la pasaĝeraj kompanioj de la grupo "JR".
Metroo estas konstruita en multaj japanaj urboj: Jokohamo, Kioto, Kobe, Nagojo, Osako, Sapporo, Sendaj, Tokio kaj Fukuoka. En iuj urboj la metroo ne formas unuecan reton: ekzemple la metroo de Tokio konsistas el 2 malsamaj retoj: privata — "Tokjo Metro" kaj urba — "Toej". Distinge de Eŭropo la metroo en Japanio ne estas la ĉefa fervojo transporto ene de urbo. Multo de transportado kutime estas farata tie per surteraj fervojaj linioj (ekzemple en Tokio).
Jen la listo de (ceteraj) plej grandaj fervojaj retoj apartenantaj al privataj kompanioj (krom Tokjo Metro kaj Japana Fervojo):
En multaj urboj estas ankaŭ tramaj linioj, unurelaj fervojoj kaj simile.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Fervoja transporto en Japanio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.