Saĥaleno aŭ Saĥalino (Сахалин) estas azia insulo inter la Japana Maro kaj la Oĥotska Maro.
Bonvolu ŝanĝi la tekston kaj aldoni almenaŭ unu fidindan fonton. (Aprilo 2016)" style="background:#ffeaea; color:#444444">Saĥalino[mankas fonto] (Сахалин) estas azia insulo inter la Japana Maro kaj la Oĥotska Maro. Ĝi apartenas al Rusio kaj posedas gravajn provizojn de tergaso.
Saĥaleno | ||
---|---|---|
insulo • plenuma povo [+] | ||
Akvejoj | Pacifiko, Oĥotska Maro | |
Supermara alteco | 1 609 m [+] | |
Koordinatoj | , 143° 0′ O 50.514350° 30′ N, 143° 0′ O | |
Ĉefa loko | Juĵno-Saĥalinsk | |
Plej alta punkto | Lopatin | |
- alteco | 1 609 m | |
Longo | 950 km (590 mi) | |
Larĝo | 160 km (99 mi) | |
Areo | 72 492 km² (7 249 200 ha) [+] | |
Loĝantaro | 673 100 [+] | |
Horzono | UTC+11:00 [+] | |
Saĥaleno | ||
Vikimedia Komunejo: Sakhalin [+] | ||
Ĝi situas proksimume je 143° E / 45-54° N, longas ĉ. 700 km kaj konsistigas propran provincon (oblast). Ĝia ĉefurbo estas Juĵno-Saĥalinsk (sud-saĥalena). La areo de Saĥaleno estas 76 400 km² kaj ĝi estas la plej granda insulo de Rusio kaj la 23a plej granda insulo en la mondo. Saĥaleno havas ĉirkaŭ 600 000 loĝantojn.
Ĝis 1875 la insulo ne apartenis oficiale al iu regno. Rusio utiligis la nordan parton, Japanio la sudan. La Traktato de Sankt-Peterburgo en 1875 atribuis al Rusio tutan Saĥalenon, al Japanio la Kurilojn.
La Traktato de Portsmouth, kiu en 1905 finis la rusan-japanan militon, atribuis al Japanio la teritorion sude de la 50-a latitudo, kiu proksimume duonigas Saĥalenon.
Je la 8-a de aŭgusto 1945 Sovetio deklaris militon al Japanio kaj okupis tutan Saĥalinon kaj la Kurilojn. En la Traktato de San-Francisko (1952) Japanio rezignis la suverenecon pri Saĥalino kaj granda parto de la Kuriloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Saĥaleno, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.