Eugène NOËL (28-a de marto 1855 en Nancio – 8-a de februaro 1921 samloke) estis franca esperantisto kaj militista kuracisto.
Eugène Noël | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de marto 1855 en Nanto |
Morto | 8-an de februaro 1921 (65-jaraĝa) en Nanto |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Noël estis unue militkuracisto en Alĝerio kaj parolis flue la araban lingvon. Li verkis araban gramatikon, sed, ne sufiĉe kontenta pri sia laboro, mem detruis sian manuskripton. Tiu detalo montras, kiom severa li estis kontraŭ si mem.
Longatempe Noël estis sekretario de la grupo de Nancio (Nancy), kies animanto li estis kun Frecot kaj Henri Maresquelle. Komitatano de Société pour la propagation de l'Espéranto. Li skribis kaj verkis senhalte kaj kunlaboris ĉe la Esperantaj revuoj L'Espérantiste, La Revuo, Juna Esperantisto, Oficiala Bulteno de TEKA ktp. Li estis la precipa kunlaboranto de Cart en , Lingvo Internacia kaj recenzisto. Noël direktis la ,Lorenan-Esperantan gazeton' (1905-1908), kaj poste la Lorenan Stelon. Li kontribuis al Anatomia Vortaro kaj Literatura Almanako. Sed precipe li estis laborema tradukisto de klasikaĵoj. L. Bastien juĝas en Enciklopedio de Esperanto en 1933: "stilo rimarkinde bela, tradukoj mirinde fidelaj".
Wiki EsperantoNekrologo verkita de Th.C. aperis (sur enmetita folio) en postmilita eldono (numeroj 248-252 - 1914-1920) de Lingvo Internacia.
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Eugène Noël, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.