La Eksproprietigo aŭ Eksposedigo estas institucio de Publika Juro, kiu konsistas en la perforta aŭ deviga transporto de la privata proprieto de ia posedanto al la ŝtato, per monkompenso, konkrete, al estaĵo de la Publika Administrado dotita de propra heredaĵo.
Ĝi povas elposedigi ĉu por ke ĉi tiu posedo estu ekspluatata de la ŝtato aŭ de tria aganto.
La Eksproprietigo posedas du karakterizojn, unua ke ĝi estas transporto de deviga karaktero, kio faras ĝin karakteriza institucio de la Publika Juro kiu tute diferencas el la aĉeto-vendo antaŭvidita en la privata juro; dua ke la elposedigito rajtas ricevi monkompenson ekvivalentan al la ekonomia valoro de la aĵo elposedigita, kio diferencas ĝin el la konfisko.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Eksproprietigo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.